Bible verses about "missions" | Esperanto

1 Chronicles 16:23

23 Kantu al la Eternulo la tuta tero; Proklamu de tago al tago Lian savon.

Psalms 96:1-13

1 Kantu al la Eternulo novan kanton; Kantu al la Eternulo la tuta tero. 2 Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, Proklamu de tago al tago Lian savon. 3 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn. 4 CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, Li estas timinda pli ol cxiuj dioj. 5 CXar cxiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon. 6 Gloro kaj majesto estas antaux Li, Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo. 7 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon. 8 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn. 9 Klinigxu al la Eternulo en sankta ornamo; Tremu antaux Li la tuta tero. 10 Diru inter la popoloj:La Eternulo regxas, Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu; Li jugxas la popolojn en justeco. 11 GXoju la cxielo, kaj estu gaja la tero, Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas. 12 GXoju la kampo, kaj cxio, kio estas sur gxi; Tiam kantu cxiuj arboj de la arbaro 13 Antaux la Eternulo, cxar Li venas, CXar Li venas, por jugxi la teron; Li jugxos la mondon kun justeco Kaj la popolojn kun Sia fideleco.

Isaiah 6:8

8 Kaj mi ekauxdis la vocxon de la Sinjoro, kiu diris:Kiun Mi sendos, kaj kiu iros por ni? Kaj mi diris:Jen mi estas, sendu min.

Isaiah 41:13

13 CXar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi:Ne timu, Mi vin helpos.

Isaiah 52:7

7 Kiel cxarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon, sciigas pri helpo, diras al Cion:Regxas via Dio!

Jonah 3:1-9

1 Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante: 2 Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al gxi la predikon, kiun Mi diros al vi. 3 Tiam Jona levigxis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo cxe Dio; gxi havis la grandecon de tri tagoj da irado. 4 Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris:Post kvardek tagoj Nineve pereos. 5 La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj inter ili. 6 Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro. 7 Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la regxo kaj de liaj altranguloj jenon:La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la sxafoj, gustumu nenion, ili ne pasxtigxu kaj ne trinku akvon; 8 kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakajxo, kaj voku forte al Dio, kaj cxiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortajxoj de siaj manoj: 9 eble Dio bedauxros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.

Revelation 14:6

6 Kaj mi vidis alian angxelon, flugantan en meza cxielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la logxantojn de la tero kaj cxiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon,

1 Chronicles 16:24

24 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn.

Mark 13:10

10 Kaj la evangelio devas antauxe esti predikita al cxiuj nacioj.

Luke 24:47

47 kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al cxiuj nacioj, komencante cxe Jerusalem.

Acts 1:8

8 Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj gxis la plej malproksima parto de la tero.

Acts 26:14-18

14 Kaj kiam ni cxiuj falis sur la teron, mi auxdis vocxon, dirantan al mi en la Hebrea lingvo:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? estas malfacile por vi piedbati kontraux la pikiloj. 15 Kaj mi diris:Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas. 16 Sed levigxu, kaj starigxu sur viaj piedoj; cxar por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj ankaux en kiuj mi poste aperos al vi; 17 liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas, 18 por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la auxtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredajxon inter tiuj, kiuj sanktigxis per fido al mi.

Matthew 24:14

14 Kaj cxi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al cxiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.

Matthew 28:19

19 Iru do kaj discxipligu cxiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito;

Acts 13:47

47 CXar tiel ordonis al ni la Sinjoro: Mi vin metis kiel lumon por la nacioj, Por ke vi estu por savo gxis la plej malproksima parto de la tero.

Psalms 96:3

3 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn.

Romans 10:13-15

13 cxar:CXiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos. 14 Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne auxdis? kaj kiel ili auxdos sen predikanto? 15 kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite:Kiel cxarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!

Mark 16:15

15 Kaj li diris al ili:Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al cxiu kreitajxo.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.