Bible verses about "masturbation" | Esperanto

Leviticus 15:16-17

16 Se cxe iu okazos elfluo de la semo, tiam li banu en akvo sian tutan korpon, kaj li estos malpura gxis la vespero. 17 Kaj cxiun veston kaj cxiun felon, sur kiun elversxigxis semo, oni lavu per akvo, kaj gxi estos malpura gxis la vespero.

Romans 6:13

13 ankaux ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio.

Romans 13:14

14 Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.

1 Corinthians 9:27

27 sed mi kontuzas mian korpon, kaj gxin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata.

1 Corinthians 7:3-5

3 La edzo donu al la edzino sxian rajtajxon; tiel same ankaux la edzino al la edzo. 4 Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri sxia korpo; tiel same ankaux ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo. 5 Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dedicxu vin al pregxado, kaj kunigxu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado.

James 1:13-14

13 Neniu diru, kiam li estas tentata:Mi estas tentata de Dio; cxar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun; 14 sed cxiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata.

Colossians 3:5

5 Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero:malcxastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;

Matthew 5:28

28 sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu rigardas virinon, por deziri sxin, jam adultis je sxi en sia koro.

Galatians 5:19-21

19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo, 20 idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, 21 envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.

1 Corinthians 6:18

18 Forkuru de malcxasteco. CXiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malcxastas, pekas kontraux sia propra korpo.

James 1:14-15

14 sed cxiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata. 15 Tiam la dezirado, gravedigxinte, naskas pekon; kaj la peko, maturigxinte, naskas morton.

1 Thessalonians 4:3-5

3 CXar jen estas la volo de Dio, via sanktigxo, ke vi vin detenu de malcxasteco; 4 ke cxiu el vi sciu preni al si sian propran ajxon en sankteco kaj honoro, 5 ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion;

1 Peter 2:11

11 Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraux la animo;

1 Corinthians 10:13

13 Nenia tento vin prenis, krom laux homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaux faros la forkurejon, por ke vi povu gxin elporti.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.