Bible verses about "luck" | Esperanto

Isaiah 46:9-10

9 Memoru tion, kio estis en la komenco de la tempo; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia; Mi estas Dio, kaj ne ekzistas simila al Mi. 10 Mi anoncas antauxe la estontajxon, kaj antauxlonge tion, kio ankoraux ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumigxas, kaj cxion, kion Mi deziras, Mi faras.

Ecclesiastes 9:11

11 Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la sagxuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas ricxecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili cxiuj dependas.

James 1:17

17 CXiu bona donajxo kaj cxiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, cxe kiu ne povas ekzisti sxangxo, nek ombro de sinturnado.

Romans 8:28-30

28 Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laux Lia intenco, cxio kunlaboras al bono. 29 CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; 30 kaj kiujn Li antauxdifinis, tiujn Li ankaux vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaux justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaux gloris.

Proverbs 16:33

33 Sur la baskon oni jxetas loton; Sed gxia tuta decido estas de la Eternulo.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.