Bible verses about "jews" | Esperanto

Acts 2:38

38 Kaj Petro diris al ili:Ekpentu, kaj baptigxu cxiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.

Philippians 3:19

19 ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surterajxojn.

Revelation 3:9

9 Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorklinigxi antaux viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis.

Luke 10:30-37

30 Jesuo respondis kaj diris:Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jerihxo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva. 31 Kaj laux okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke. 32 Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke. 33 Sed unu Samariano, vojagxante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortusxigxis, 34 kaj alproksimigxis, kaj bandagxis liajn vundojn, kaj surversxis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li. 35 Kaj la morgauxan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris:Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos. 36 Kiu el tiuj tri, laux via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj? 37 Kaj li diris:Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li:Iru vi, kaj faru tion saman.

Acts 1:8

8 Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj gxis la plej malproksima parto de la tero.

Revelation 2:9

9 Mi scias vian aflikton kaj vian malricxecon (vi tamen estas ricxa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano.

Exodus 19:5-6

5 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero. 6 Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.

Malachi 3:6

6 CXar Mi, la Eternulo, ne sxangxigxas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniigxos.

Romans 9:27

27 Kaj Jesaja krias pri Izrael:Se la nombro de la filoj de Izrael ecx estos kiel la apudmara sablo, la restintoj savigxos;

Romans 1:16

16 CXar mi ne hontas pri la evangelio; cxar gxi estas la potenco de Dio al savo por cxiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaux al la Grekoj.

Romans 2:28

28 CXar Judo estas ne tiu, kiu estas ekstere tia, kaj cirkumcido estas ne tio, kio estas tia ekstere en la karno;

Romans 10:12-14

12 CXar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, cxar unu sama estas Sinjoro de cxiuj, kaj estas ricxa por cxiuj, kiuj lin vokas; 13 cxar:CXiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos. 14 Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne auxdis? kaj kiel ili auxdos sen predikanto?

Galatians 3:28

28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj estas unu en Kristo Jesuo.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.