Bible verses about "ishmael" | Esperanto

Genesis 16:1-16

1 Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed sxi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar. 2 Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo sxlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per sxi. Kaj Abram obeis la vocxon de Saraj. 3 Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram eklogxis en la lando Kanaana, kaj sxi donis sxin al sia edzo Abram kiel edzinon. 4 Kaj li venis al Hagar, kaj sxi gravedigxis. Kaj sxi vidis, ke sxi gravedigxis, kaj tiam sxia sinjorino senvalorigxis en sxiaj okuloj. 5 Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraux mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam sxi vidis, ke sxi gravedigxis, mi senvalorigxis en sxiaj okuloj; la Eternulo jugxu inter mi kaj vi. 6 Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun sxi cxion, kio placxas al vi. Kaj Saraj komencis premi sxin, kaj sxi forkuris. 7 Kaj trovis sxin angxelo de la Eternulo cxe akva fonto en la dezerto, cxe la fonto sur la vojo al SXur. 8 Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj sxi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras. 9 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Reiru al via sinjorino, kaj humiligxu sub sxiaj manoj. 10 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro multeco oni ne povos gxin kalkuli. 11 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Isxmael, cxar la Eternulo auxdis vian suferon. 12 Kaj li estos homo sovagxa; lia mano estos kontraux cxiuj, kaj la manoj de cxiuj kontraux li, kaj li logxos antaux cxiuj siaj fratoj. 13 Kaj la Eternulon, kiu parolis al sxi, sxi nomis: Dio-kiu-min-vidis; cxar sxi diris: CXi tie mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj cxu mi poste vivas? 14 Tial oni nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto; gxi estas inter Kadesx kaj Bered. 15 Kaj Hagar naskis al Abram filon; kaj Abram donis al sia filo, kiun naskis Hagar, la nomon Isxmael. 16 Kaj Abram havis la agxon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Isxmaelon al Abram.

Genesis 16:15

15 Kaj Hagar naskis al Abram filon; kaj Abram donis al sia filo, kiun naskis Hagar, la nomon Isxmael. 16 Kaj Abram havis la agxon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Isxmaelon al Abram.

Genesis 21:13

13 Sed ankaux el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, cxar li estas via semo.

Genesis 21:18

18 Levigxu, prenu la knabon kaj tenu lin per via mano, cxar grandan popolon Mi faros el li.

Genesis 25:18

18 Kaj ili logxis de HXavila gxis SXur, kiu estas antaux Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaux cxiuj siaj fratoj li logxis.

Genesis 21:12

12 Kaj Dio diris al Abraham: GXi ne malplacxu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri cxio, kion diros al vi Sara, obeu sxian vocxon; cxar per Isaak oni nomos vian idaron.

Genesis 36:3

3 kaj Basmaton, filinon de Isxmael, fratinon de Nebajot.

Deuteronomy 21:15-17

15 Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo unuenaskita estos de la ne amata: 16 tiam cxe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata antaux la filo de la ne amata, la unuenaskito; 17 sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el cxio, kio trovigxas cxe li; cxar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco.

1 Chronicles 1:29-31

29 Jen estas ilia genealogio:de Isxmael, la unuenaskito Nebajot, poste Kedar, Adbeel, Mibsam, 30 Misxma, Duma, Masa, HXadad, Tema, 31 Jetur, Nafisx, kaj Kedma. Tio estas la filoj de Isxmael.

Genesis 28:9

9 Kaj Esav iris al Isxmael kaj prenis al si Mahxalaton, filinon de Isxmael, filo de Abraham, fratinon de Nebajot, kiel edzinon krom siaj aliaj edzinoj.

Genesis 16:11-12

11 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Isxmael, cxar la Eternulo auxdis vian suferon. 12 Kaj li estos homo sovagxa; lia mano estos kontraux cxiuj, kaj la manoj de cxiuj kontraux li, kaj li logxos antaux cxiuj siaj fratoj.

Genesis 16:12

12 Kaj li estos homo sovagxa; lia mano estos kontraux cxiuj, kaj la manoj de cxiuj kontraux li, kaj li logxos antaux cxiuj siaj fratoj.

Genesis 17:20

20 Ankaux pri Isxmael Mi auxdis vin: jen Mi benis lin, kaj Mi fruktigos lin kaj Mi multigos lin tre forte; dek du princoj naskigxos de li, kaj Mi devenigos de li grandan popolon.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.