Bible verses about "investment" | Esperanto

Luke 14:13-14

13 Sed kiam vi faras festenon, invitu malricxulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn; 14 kaj vi estos felicxa, cxar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompencigxos en la relevigxo de la justuloj.

Proverbs 1:1-33

1 Sentencoj de Salomono, filo de David, regxo de Izrael: 2 Por scii sagxon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento; 3 Por ricevi instruon pri sagxo, Vero, justo, kaj honesto; 4 Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon. 5 Sagxulo auxdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn, 6 Por kompreni sentencon kaj retorajxon, La vortojn de sagxuloj kaj iliajn enigmojn. 7 La timo antaux la Eternulo estas la komenco de sciado. Sagxon kaj instruon malpiuloj malestimas. 8 Auxskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forjxetu la ordonon de via patrino; 9 CXar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo. 10 Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin. 11 Se ili diros:Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkauxze insidos senkulpulojn; 12 Kiel SXeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon; 13 Ni trovos diversajn grandvalorajxojn, Ni plenigos niajn domojn per rabajxo; 14 Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni cxiuj: 15 Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko, 16 CXar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por versxi sangon. 17 CXar vane estas metata reto Antaux la okuloj de cxiu birdo. 18 Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn. 19 Tiaj estas la vojoj de cxiu, kiu avidas rabakiron; GXi forprenas la vivon de sia posedanto. 20 La sagxo krias sur la strato; GXi auxdigas sian vocxon sur la placoj; 21 GXi vokas en la cxefaj kunvenejoj, cxe la pordegaj enirejoj; En la urbo gxi diras siajn parolojn. 22 GXis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj placxos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion? 23 Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn. 24 CXar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis; 25 Kaj vi forjxetis cxiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris: 26 Tial ankaux mi ridos cxe via malfelicxo; Mi mokos, kiam timo vin atakos. 27 Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfelicxo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero: 28 Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min sercxos, sed min ne trovos. 29 Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaux la Eternulo ili ne deziris havi, 30 Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis cxiujn miajn predikojn: 31 Ili mangxu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satigxu de siaj pripensoj. 32 CXar la kapricoj de la malsagxuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas. 33 Sed kiu min auxskultas, tiu logxos sendangxere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.

2 Timothy 2:15

15 Klopodu prezenti vin cxe Dio kiel aprobita, laboranto senriprocxa, gxuste pritaksante la vorton de la vero.

Leviticus 19:23-25

23 Kaj kiam vi venos en la landon kaj plantos ian arbon mangxodonan, tiam rigardu gxiajn fruktojn kvazaux konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi kvazaux konsekritaj, ili ne estu mangxataj. 24 En la kvara jaro cxiuj gxiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo. 25 Sed en la kvina jaro vi povas mangxi gxiajn fruktojn, kolektante por vi gxiajn produktajxojn:Mi estas la Eternulo, via Dio.

Joshua 1:8

8 CXi tiu libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed meditu pri gxi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu cxion, kio estas skribita en gxi; cxar tiam vi havos felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.

1 John 3:17

17 Sed se iu havas mondan posedajxon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraux li, kiel la amo de Dio restas en li?

1 John 2:15-17

15 Ne amu la mondon, nek la mondajxojn. Se iu amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li. 16 CXar cxio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo. 17 Kaj forpasas la mondo kaj gxia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.

Deuteronomy 15:4

4 Cetere ne estos cxe vi malricxulo (cxar la Eternulo benos vin en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedajxon),

Luke 6:38

38 donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. CXar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

Acts 20:35

35 En cxio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris:Pli felicxe estas doni, ol ricevi.

2 Corinthians 9:6

6 Sed jen:Tiu, kiu semas sxpare, ankaux rikoltos sxpare; kaj tiu, kiu semas malavare, ankaux rikoltos malavare.

Matthew 6:20

20 sed provizu al vi trezorojn en la cxielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj nek trafosas nek sxtelas;

Luke 12:33-34

33 Vendu viajn posedajxojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne farigxos malnovaj, trezoron ne mankontan en la cxielo, kie sxtelisto ne alproksimigxas kaj tineo ne detruas. 34 CXar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro.

Proverbs 22:7

7 Ricxulo regas super malricxuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto.

Ecclesiastes 11:1-6

1 Elsendu vian panon sur la akvon; cxar post longa tempo vi gxin retrovos. 2 Donu parton al sep, kaj ecx al ok, cxar vi ne scias, cxu ne estos malfelicxo sur la tero. 3 Kiam la nuboj plenigxos, ili versxos pluvon sur la teron, kaj se falos arbo suden aux norden, gxi tie restos, kien gxi falis. 4 Kiu observas la venton, tiu ne semos; kaj kiu rigardas la nubojn, tiu ne rikoltos. 5 Kiel vi ne scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel formigxas la ostoj en la ventro de gravedulino, tiel vi ne povas scii la faron de Dio, kiu cxion faras. 6 Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne ripozu; cxar vi ne scias, cxu tio aux alio estos pli gxusta, aux cxu ambaux egale estos bonaj.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.