Bible verses about "infertility" | Esperanto

Genesis 25:21

21 Kaj Isaak pregxis al la Eternulo pri sia edzino, cxar sxi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia pregxo, kaj lia edzino Rebeka gravedigxis.

Genesis 1:28

28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero.

Deuteronomy 7:14

14 Vi estos benita pli ol cxiuj popoloj; ne estos inter vi senfruktulo aux senfruktulino, ankaux inter viaj brutoj.

1 Samuel 2:21

21 La Eternulo atentis HXanan, kaj sxi gravedigxis kaj naskis tri filojn kaj du filinojn; kaj la knabo Samuel kreskis antaux la Eternulo.

Psalms 128:3

3 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbrancxo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj brancxoj cxirkaux via tablo.

Philippians 4:13

13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

Deuteronomy 8:2

2 Kaj memoru la tutan vojon, laux kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciigxi, kio estas en via koro, cxu vi obeos Liajn ordonojn aux ne.

Psalms 139:13

13 CXar Vi kreis mian internajxon, Formis min en la ventro de mia patrino.

Psalms 127:3

3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.

Psalms 147:3

3 Li sanigas la korprematojn Kaj bandagxas iliajn vundojn.

Isaiah 54:1-17

1 GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis; sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferis doloron; cxar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon, diras la Eternulo. 2 Vastigu la spacon de via tendo, disetendu la tapisxojn de viaj logxejoj, ne retenu; etendu pli longe viajn sxnurojn, kaj viajn palisojn fortikigu. 3 CXar dekstren kaj maldekstren vi disvastigxos, kaj via idaro ekposedos naciojn kaj eklogxos en urboj dezertigitaj. 4 Ne timu, cxar vi ne estos malhonorata; ne kasxu vin honte, cxar vi ne estos hontigata, kaj cxar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros. 5 CXar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero. 6 CXar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpusxitan, diras via Dio. 7 Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi. 8 En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizagxon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo. 9 CXar tio estas por Mi kiel la akvo de Noa; kiel Mi jxuris, ke Mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la teron, tiel Mi jxuris, ke Mi ne koleros vin nek insultos vin. 10 CXar montoj forsxovigxos kaj altajxoj sxanceligxos; sed Mia favorkoreco ne forigxos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne sxanceligxos, diras la Eternulo, via Kompatanto. 11 Ho mizera, suferanta de ventego, senkonsola! jen Mi donos brilon al viaj sxtonoj, kaj vian fundamenton Mi faros el safiroj. 12 Kaj Mi faros viajn murdentojn el rubenoj kaj viajn pordegojn el kristaloj kaj cxiujn viajn limojn el multekostaj sxtonoj. 13 Kaj cxiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj. 14 Per vero vi fortikigxos; estu malproksima de premiteco, cxar vi ne bezonas timi, kaj de teruro, cxar gxi ne alproksimigxos al vi. 15 Certe, oni sin armos kontraux vi, sed tio ne estos de Mi; kiu sin armos kontraux vi, tiu falos antaux vi. 16 Jen Mi kreis la forgxiston, kiu blovas fajron sur karboj kaj ellaboras ilojn por siaj faroj; kaj Mi ankaux kreis ekstermanton por detruado. 17 Nenia ilo, kreita kontraux vi, havos sukceson; kaj cxiun langon, kiu batalos kontraux vi en la jugxo, vi malpravigos. Tio estas la heredajxo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaux Mi, diras la Eternulo.

Luke 1:36-37

36 Kaj jen via parencino Elizabeto ankaux gravedigxis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por sxi, kiun oni nomis senfrukta. 37 CXar cxe Dio nenio estas neebla.

Hebrews 11:11

11 Per la fido ankaux Sara mem ricevis kapablon gravedigxi, ecx post la ordinara agxo, cxar sxi kredis la Promesinton fidela;

Romans 5:3-5

3 Kaj krome ni gxoju ankaux pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon; 4 kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon; 5 kaj la espero ne hontigas, cxar la amo de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.

Romans 12:12

12 en espero gxojaj, en aflikto paciencaj, en pregxado persistaj;

1 Samuel 1:1-28

1 Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jerohxam, filo de Elihu, filo de Tohxu, filo de Cuf, Efratano. 2 Li havis du edzinojn; la nomo de unu estis HXana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina havis infanojn, sed HXana ne havis infanojn. 3 Tiu viro cxiujare iradis el sia urbo, por adorklinigxi kaj fari oferon al la Eternulo Cebaot en SXilo; kaj tie HXofni kaj Pinehxas, du filoj de Eli, estis pastroj de la Eternulo. 4 Unu tagon Elkana faris oferon, kaj li donis al sia edzino Penina kaj al cxiuj sxiaj filoj kaj filinoj partojn; 5 kaj al HXana li kun malgxojo donis unu parton, cxar HXanan li amis, sed la Eternulo sxlosis sxian uteron. 6 Kaj sxia konkurantino afliktis sxin kaj tre incitis sxin kauxze de tio, ke la Eternulo sxlosis sxian uteron. 7 Tiel estis farate cxiujare; kiam sxi iradis al la domo de la Eternulo, la konkurantino tiel incitadis sxin, ke sxi ploris kaj ne mangxis. 8 Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:HXana, kial vi ploras? kaj kial vi ne mangxas? kaj kial tiel afliktigxas via koro? cxu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj? 9 Kaj HXana levigxis, mangxinte en SXilo kaj trinkinte. Kaj la pastro Eli sidis sur segxo cxe la fosto de la templo de la Eternulo. 10 Kaj sxi estis tre malgxoja, kaj pregxis al la Eternulo, kaj forte ploris. 11 Kaj sxi faris sanktan promeson, kaj diris:Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tusxos lian kapon. 12 Dum sxi longe pregxis antaux la Eternulo, Eli atente rigardis sxian busxon. 13 HXana parolis en sia koro; nur sxiaj lipoj movigxadis, sed sxian vocxon oni ne auxdis; tial Eli pensis, ke sxi estas ebria. 14 Kaj Eli diris al sxi:Kiel longe vi restos ebria? forigu vian vinon el vi. 15 Sed HXana respondis kaj diris:Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malgxoja koro; vinon aux ebriigajxon mi ne trinkis, mi nur elversxas mian animon antaux la Eternulo. 16 Ne opiniu pri via sklavino, ke sxi estas virino malmorala; pro mia granda malgxojo kaj sufero mi parolis gxis nun. 17 Tiam Eli respondis kaj diris:Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li. 18 Kaj sxi diris:Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris sian vojon, kaj sxi mangxis, kaj sxia vizagxo ne estis plu malgaja. 19 Kaj ili levigxis frue matene kaj adorklinigxis antaux la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon HXana, kaj la Eternulo rememoris sxin. 20 Post kelka tempo HXana gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Samuel, cxar:De la Eternulo mi lin elpetis. 21 La viro Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi al la Eternulo la cxiujaran oferon kaj sian promesitajxon. 22 Sed HXana ne iris, sed sxi diris al sia edzo:Kiam la knabo estos demamigita, tiam mi venigos lin, ke li aperu antaux la Eternulo kaj restu tie por cxiam. 23 Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:Faru tion, kio placxas al vi; restu, gxis vi demamigos lin; nur la Eternulo plenumu Sian promeson. Kaj la virino restis, kaj sucxigis sian infanon, gxis sxi demamigis lin. 24 Kaj post kiam sxi demamigis lin, sxi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj sxi venigis lin en la domon de la Eternulo en SXilo; kaj la knabo estis ankoraux juna. 25 Kaj oni bucxis bovon kaj venigis la knabon al Eli. 26 Kaj sxi diris:Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris cxi tie apud vi kaj pregxis al la Eternulo. 27 Pri cxi tiu knabo mi pregxis, kaj la Eternulo plenumis al mi mian peton, pri kiu mi petis Lin. 28 Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorklinigxis antaux la Eternulo.

John 16:33

33 Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon.

Mark 11:24

24 Pro tio mi diras al vi:Kion ajn vi petos, pregxante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi gxin havos.

Psalms 113:9

9 Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras sxin gxoja patrino de infanoj. Haleluja!

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.