Bible verses about "immorality" | Esperanto

Genesis 2:24

24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

Proverbs 7:1-27

1 Mia filo! konservu miajn vortojn, Kaj gardu cxe vi miajn moralordonojn. 2 Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj. 3 Ligu ilin al viaj fingroj; Skribu ilin sur la tabelo de via koro. 4 Diru al la sagxo:Vi estas mia fratino; Kaj la prudenton nomu mia parencino; 5 Por ke vi estu gardata kontraux fremda edzino, Kontraux fremdulino, kies paroloj estas glataj. 6 CXar mi rigardis tra fenestro de mia domo, Tra mia krado; 7 Kaj mi vidis inter la naivuloj, Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan, 8 Kiu pasis sur la placo preter sxia angulo, Kaj iris la vojon al sxia domo, 9 En krepusko, en vespero de tago, Kiam farigxis nokto kaj mallumo. 10 Kaj jen renkonte al li iras virino En ornamo de publikulino, ruzema je la koro. 11 Bruema kaj vagema; SXiaj piedoj ne logxas en sxia domo. 12 Jen sxi estas sur la strato, jen sur la placoj, Kaj apud cxiu angulo sxi embuskas. 13 Kaj sxi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizagxo, kaj diris al li: 14 Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaux mi plenumis mian solenan promeson. 15 Tial mi eliris al vi renkonte, Por sercxi vian vizagxon, kaj mi vin trovis. 16 Mi bele kovris mian liton Per multkoloraj teksajxoj el Egiptujo. 17 Mi parfumis mian kusxejon Per mirho, aloo, kaj cinamo. 18 Venu, ni gxuu suficxe volupton gxis la mateno, Ni plezurigxu per la amo. 19 CXar mia edzo ne estas hejme, Li iris en malproksiman vojon; 20 La sakon kun mono li prenis kun si; Li revenos hejmen je la plenluno. 21 SXi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata busxo sxi lin entiris. 22 Li tuj iras post sxi, Kiel bovo iras al la bucxo Kaj kiel katenita malsagxulo al la puno; 23 GXis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke gxi pereigas sian vivon. 24 Kaj nun, infanoj, auxskultu min, Atentu la vortojn de mia busxo. 25 Via koro ne flankigxu al sxia vojo, Ne eraru sur sxia irejo; 26 CXar multajn sxi vundis kaj faligis, Kaj multegaj estas sxiaj mortigitoj. 27 SXia domo estas vojoj al SXeol, Kiuj kondukas malsupren al la cxambroj de la morto.

Matthew 5:27-28

27 Vi auxdis, ke estas dirite:Ne adultu; 28 sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu rigardas virinon, por deziri sxin, jam adultis je sxi en sia koro.

1 Thessalonians 4:3-5

3 CXar jen estas la volo de Dio, via sanktigxo, ke vi vin detenu de malcxasteco; 4 ke cxiu el vi sciu preni al si sian propran ajxon en sankteco kaj honoro, 5 ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion;

1 Corinthians 7:2

2 Sed pro malcxastajxoj cxiu viro havu propran edzinon, kaj cxiu virino havu propran edzon.

2 Corinthians 12:21

21 ke kiam mi revenos, mia Dio min humiligos antaux vi, kaj mi malgxojos pro multaj, kiuj jam antauxe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto, kiujn ili faris.

Matthew 5:32

32 sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu forsendas sian edzinon, krom pro malcxasteco, igas sxin adulti; kaj kiu edzigxos kun forsenditino, tiu adultas.

Colossians 3:5

5 Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero:malcxastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;

1 Corinthians 6:13

13 Mangxajxoj por la ventro, kaj la ventro por mangxajxoj; sed Dio neniigos kune gxin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malcxasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo;

1 Corinthians 10:13

13 Nenia tento vin prenis, krom laux homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaux faros la forkurejon, por ke vi povu gxin elporti.

Ephesians 5:3

3 Sed malcxasteco kaj cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj;

Revelation 21:8

8 Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malcxastuloj kaj sorcxistoj kaj idolanoj kaj cxiuj mensoguloj, ilia lotajxo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.

Matthew 5:28

28 sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu rigardas virinon, por deziri sxin, jam adultis je sxi en sia koro.

Mark 7:20-23

20 Kaj li diris:Kio elvenas el homo, tio profanas la homon. 21 CXar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malcxastajxoj, 22 sxteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindajxoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsagxeco; 23 cxiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.

1 Corinthians 6:18

18 Forkuru de malcxasteco. CXiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malcxastas, pekas kontraux sia propra korpo.

Hebrews 13:4

4 Estu honorata la edzeco cxe cxiuj, kaj la lito estu senmakula; cxar malcxastulojn kaj adultulojn Dio jugxos.

Galatians 5:19-21

19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo, 20 idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, 21 envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.