Bible verses about "husbands" | Esperanto

Malachi 2:14-16

14 Vi diras:Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraux kiu vi agis perfide, kvankam sxi estas via kamaradino kaj via legxa edzino. 15 Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraux la edzino de sia juneco. 16 Kiu elmalamis sxin kaj forpusxas sxin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortajxo, diras la Eternulo Cebaot:estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.

Matthew 5:28

28 sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu rigardas virinon, por deziri sxin, jam adultis je sxi en sia koro.

1 Corinthians 7:33

33 sed la edzigxinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere li povos placxi al sia edzino.

Ephesians 5:31

31 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno.

1 Timothy 2:11-15

11 Virino lernu en kvieteco kun cxia submetigxo. 12 Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco. 13 CXar Adam kreigxis la unua, poste Eva; 14 kaj Adam ne trompigxis; sed la virino, trompite, falis en pekon; 15 sed sxi savigxos per la naskado, se ili dauxras en fido kaj amo kaj sanktigxo kun sobreco.

Ecclesiastes 9:9

9 GXuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por cxiuj viaj vantaj tagoj; cxar cxi tio estas via apartenajxo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno.

1 Timothy 5:8

8 Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.

Ephesians 5:22-33

22 Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro. 23 CXar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaux Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo. 24 Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaux edzinoj al edzoj en cxio. 25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro gxi sin donis, 26 por ke li sanktigu gxin per akvolavo, kun la vorto, 27 por ke li starigu gxin antaux si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglatajxon, nek ion tian, sed por ke gxi estu sankta kaj sendifekta. 28 Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem; 29 cxar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas gxin, kiel ankaux la Sinjoro la eklezion; 30 cxar ni estas membroj de lia korpo. 31 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno. 32 CXi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio. 33 Tamen ankaux cxiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.

Ephesians 5:28

28 Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;

1 Peter 3:7

7 Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj lauxscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaux kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj pregxoj ne malhelpigxu.

Ephesians 5:25

25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro gxi sin donis,

Colossians 3:19

19 Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolcxigxu kontraux ili.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.