27 Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfelicxo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero:
Bible verses about "hurricanes" | Esperanto
Proverbs 1:27
Zechariah 7:14
14 Kaj Mi disblovis ilin inter cxiujn naciojn, kiujn ili ne konis, kaj la lando post ili dezertigxis tiel, ke neniu en gxi iris tien aux reen; tiamaniere la cxarman landon ili faris dezerto.
Matthew 5:45
45 por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.
Jonah 1:4
4 Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur la maro farigxis granda ventego, kaj oni pensis, ke la sxipo pereos.
Matthew 7:25
25 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj gxi ne falis; cxar gxi estis fondita sur roko.
Mark 4:37
37 Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la sxipeton, tiel ke la sxipeto estis jam plenigxanta.
Mark 4:39
39 Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro:Silentu, kvietigxu. Kaj la vento cxesigxis, kaj farigxis granda sereno.
Acts 27:15
15 kaj kiam la sxipo estis kaptita kaj ne povis kontrauxstari al la vento, ni cedis kaj estis pelataj.
Nahum 1:3
3 La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaux Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.
Luke 21:25
25 Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la mugxado de la maro kaj la ondegoj;
Luke 21:25-28
25 Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la mugxado de la maro kaj la ondegoj;
26 homoj malfortigxos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; cxar la potencoj de la cxielo sxanceligxos.
27 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro.
28 Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, cxar via elacxeto alproksimigxas.