12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
Bible verses about "honor" | Esperanto
Exodus 20:12
Psalms 1:1-6
1 Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
2 Sed li nur havas deziron por la legxo de la Eternulo, Kaj pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte.
3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos.
4 Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumajxo, kiun disblovas la vento.
5 Tial ne staros fortike la malpiuloj cxe la jugxo, Nek la pekuloj en societo de piuloj.
6 CXar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.
Proverbs 3:9
9 Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenajxo de cxiuj viaj rikoltoj:
Ephesians 6:1-4
1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas.
2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (gxi estas la unua ordono kun promeso),
3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero.
4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.
2 Timothy 2:21
21 Se do iu purigos sin de cxi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, tauxga por la mastro, pretigita por cxiu bona laboro.
1 Peter 2:17-19
Hebrews 13:18
18 Pregxu por ni; cxar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en cxio honeste vivi.
Deuteronomy 5:16
16 Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe dauxru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
Romans 12:9-13
9 Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la bona.
10 En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;
11 en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron;
12 en espero gxojaj, en aflikto paciencaj, en pregxado persistaj;
13 kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.
1 Timothy 5:17-18
Romans 13:1-7
1 CXiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio.
2 Tiu do, kiu kontrauxstaras al auxtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos jugxon.
3 CXar regantoj estas terurajxo ne al la bona agado, sed al la malbona. CXu vi volas ne timi auxtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li lauxdon;
4 cxar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; cxar ne vane li portas la glavon, cxar li estas servanto de Dio, vengxanto por kolero kontraux tiu, kiu faras malbonon.
5 Sekve estas necese submetigxi, ne nur pro la kolero, sed ankaux pro konscienco.
6 CXar pro tio vi ankaux pagas tributon, cxar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por cxi tio mem.
7 Redonu sxuldon al cxiuj:tributon, al kiu tributo estas sxuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.
Hebrews 13:4
4 Estu honorata la edzeco cxe cxiuj, kaj la lito estu senmakula; cxar malcxastulojn kaj adultulojn Dio jugxos.
1 Samuel 2:30
30 Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.
1 Timothy 1:17
17 Nun al la Regxo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por cxiam kaj eterne. Amen.