Bible verses about "homeschooling" | Esperanto

Psalms 1:1-6

1 Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj; 2 Sed li nur havas deziron por la legxo de la Eternulo, Kaj pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte. 3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos. 4 Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumajxo, kiun disblovas la vento. 5 Tial ne staros fortike la malpiuloj cxe la jugxo, Nek la pekuloj en societo de piuloj. 6 CXar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.

Proverbs 8:10-11

10 Prenu mian instruon, kaj ne argxenton; Kaj la scion sxatu pli, ol plej puran oron. 11 CXar sagxo estas pli bona ol multekostaj sxtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al gxi.

Psalms 78:5-8

5 Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis legxon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu gxin al siaj infanoj, 6 Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskigxos, Ili levigxu kaj rakontu al siaj infanoj. 7 Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn; 8 Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.

Proverbs 16:3

3 Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.

Proverbs 9:10

10 La komenco de la sagxo estas timo antaux la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento.

John 17:16-17

16 Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. 17 Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero.

1 Timothy 6:20

20 Ho Timoteo, gardu tion, kio estas komisiita al vi, deturnante vin for de la babiladoj kaj kontrauxparoloj de la falsenomata scio;

Colossians 2:8

8 Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laux la tradicio de homoj, laux la elementoj de la mondo, kaj ne laux Kristo;

2 Timothy 3:14-17

14 Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certigxis, sciante, de kiu vi gxin lernis, 15 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin sagxa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo. 16 CXiu skribajxo inspirita de Dio estas ankaux utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; 17 por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por cxiu bona laboro.

Ephesians 6:1-4

1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas. 2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (gxi estas la unua ordono kun promeso), 3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero. 4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

2 Timothy 3:15-16

15 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin sagxa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo. 16 CXiu skribajxo inspirita de Dio estas ankaux utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco;

1 Corinthians 15:58

58 Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

Philippians 4:8

8 Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn cxasta, kio ajn sxatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia lauxdo, tion pripensu.

James 1:5

5 Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata.

Ephesians 5:15-17

15 Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsagxaj, sed kiel sagxaj; 16 elacxetante la tempon, cxar malbonaj estas la tagoj. 17 Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro.

Romans 12:2

2 Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

Proverbs 1:8

8 Auxskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forjxetu la ordonon de via patrino;

John 17:15

15 Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraux la malbono.

1 Corinthians 15:33

33 Ne trompigxu; Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn morojn.

Deuteronomy 6:5-9

5 Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. 6 Kaj cxi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, estu en via koro; 7 kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kusxigxas kaj kiam vi levigxas; 8 kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj; 9 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.

Proverbs 22:6

6 Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj ecx maljunigxinte li ne deklinigxos de gxi.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.