Bible verses about "health" | Esperanto

Exodus 15:26

26 Kaj Li diris:Se vi auxskultados la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio placxas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados cxiujn Liajn legxojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; cxar Mi estas la Eternulo, via saniganto.

Exodus 23:25

25 Kaj servu la Eternulon, vian Dion, kaj Li benos vian panon kaj vian akvon; kaj Mi forigos malsanon el via mezo.

Proverbs 3:7-8

7 Ne opiniu vin sagxa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono. 8 CXi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.

Proverbs 16:24

24 Agrabla parolo estas fresxa mielo, Dolcxa por la animo kaj saniga por la ostoj.

Psalms 147:3

3 Li sanigas la korprematojn Kaj bandagxas iliajn vundojn.

Proverbs 4:20-22

20 Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj. 21 Ili ne forigxu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro. 22 CXar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.

1 Corinthians 10:31

31 CXu do vi mangxas, aux trinkas, aux kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio.

1 Timothy 4:8

8 cxar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al cxio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta.

Proverbs 17:22

22 GXoja koro estas saniga; Kaj malgxoja spirito sekigas la ostojn.

1 Corinthians 6:19-20

19 Aux cxu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem, 20 cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.

3 John 1:2

2 Amato, mi pregxas, ke al vi prosperu cxio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.