Bible verses about "hardships" | Esperanto

Hosea 6:1

1 Ni iru, ni revenu al la Eternulo; cxar Li dissxiris, sed Li ankaux resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaux bandagxos niajn vundojn.

Acts 14:22

22 firmigante la animojn de la discxiploj, kaj admonante, ke ili restu en la fido, kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio.

Romans 8:35

35 Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? cxu aflikto, aux turmento, aux persekutado, aux malsato, aux nudeco, aux dangxero, aux glavo?

2 Timothy 2:12

12 se ni suferas, ni ankaux regxos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaux nin malkonfesos;

2 Corinthians 1:4

4 kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktigxas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio.

2 Corinthians 6:4-8

4 sed en cxio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilajxoj, 5 en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj, 6 en cxasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita, 7 en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armajxo de justeco dekstre kaj maldekstre, 8 per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj;

Revelation 2:3

3 kaj vi havas paciencon kaj toleris pro mia nomo kaj ne lacigxis.

Joshua 1:9

9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

Matthew 11:28

28 Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj sxargxitaj, kaj mi vin ripozigos.

2 Corinthians 12:9-10

9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. 10 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

James 1:2-4

2 Rigardu cxion kiel gxojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn, 3 sciante, ke la provado de via fido faras paciencon. 4 Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.

Revelation 3:10

10 CXar vi observis la vorton de mia pacienco, mi ankaux vin konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la logxantojn sur la tero.

Romans 8:35-39

35 Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? cxu aflikto, aux turmento, aux persekutado, aux malsato, aux nudeco, aux dangxero, aux glavo? 36 Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo. 37 Sed en cxio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis. 38 CXar mi konvinkigxis, ke nek morto, nek vivo, nek angxeloj, nek auxtoritatoj, nek estantajxoj, nek estontajxoj, nek potencoj, 39 nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitajxo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Philippians 4:13

13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

Romans 5:3-5

3 Kaj krome ni gxoju ankaux pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon; 4 kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon; 5 kaj la espero ne hontigas, cxar la amo de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.

James 1:12

12 Felicxa estas la homo, kiu elportas tenton; cxar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.