Bible verses about "habits" | Esperanto

Job 31:5-6

5 CXu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo? 6 Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkigxos pri mia senkulpeco.

Proverbs 13:1-25

1 Sagxa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne auxskultas moralinstruon. 2 La frukto de la busxo donas al homo bonan mangxon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto. 3 Kiu gardas sian busxon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian busxon, tiu pereas. 4 La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satigxas. 5 Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto. 6 La virto gardas tiun, kiu iras gxustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon. 7 Unu sxajnigas sin ricxa, havante nenion; Alia sxajnigas sin malricxa, havante grandan ricxecon. 8 Per sia ricxeco homo savas sian animon; Sed malricxulo ne auxskultas atentigon. 9 La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingigxos. 10 Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas sagxon. 11 Ricxeco rapide akirita malgrandigxas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multigxas. 12 Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo. 13 Kiu malsxatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita. 14 Instruo de sagxulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto. 15 Bona prudento placxigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata. 16 CXiu prudentulo agas konscie; Sed malsagxulo elmontras malsagxecon. 17 Malbona sendito falas en malfelicxon; Sed sendito fidela sanigas. 18 Malricxa kaj hontigata estos tiu, kiu forpusxas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata. 19 Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsagxuloj estas deturni sin de malbono. 20 Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron. 21 Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono. 22 Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo. 23 Multe da mangxajxo estas sur la kampo de malricxuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco. 24 Kiu sxparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaux lin punas. 25 Virtulo mangxas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.

Matthew 7:12

12 CXion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaux faru al ili; cxar cxi tio estas la legxo kaj la profetoj.

2 Timothy 2:26

26 kaj por ke ili sobraj eligxu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.

1 Corinthians 11:1

1 Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaux estas imitanto de Kristo.

Ephesians 4:28

28 SXtelinto ne plu sxtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto.

2 Peter 2:19

19 anoncante al ili liberecon, ili mem estas sklavoj de putreco; cxar al kiu iu submetigxas, al tiu ankaux li sklavigxas.

Jeremiah 13:23

23 CXu negro povas sxangxi sian hauxton aux leopardo siajn makulojn? tiel ankaux vi, cxu vi povas fari bonon, alkutimigxinte al malbono?

Acts 20:35

35 En cxio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris:Pli felicxe estas doni, ol ricevi.

Proverbs 4:20-27

20 Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj. 21 Ili ne forigxu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro. 22 CXar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo. 23 Pli ol cxion gardatan, gardu vian koron; CXar el gxi eliras la vivo. 24 Forigu de vi falsemon de la busxo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi. 25 Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktigxu rekte antauxen. 26 Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj cxiuj viaj vojoj estu firmaj. 27 Ne sxanceligxu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.

Ephesians 5:1

1 Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj;

Hebrews 10:25

25 ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimigxanta.

Mark 7:20-23

20 Kaj li diris:Kio elvenas el homo, tio profanas la homon. 21 CXar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malcxastajxoj, 22 sxteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindajxoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsagxeco; 23 cxiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.

1 Corinthians 6:12

12 CXio estas por mi permesata, sed ne cxio estas oportuna. CXio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetigxi.

1 Corinthians 10:13

13 Nenia tento vin prenis, krom laux homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaux faros la forkurejon, por ke vi povu gxin elporti.

Romans 12:2

2 Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.