105 NUN. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.
Bible verses about "future" | Esperanto
Psalms 119:105
Matthew 11:28
28 Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj sxargxitaj, kaj mi vin ripozigos.
Ecclesiastes 7:14
14 En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfelicxo atendu:cxi tion kaj tion arangxis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.
1 Corinthians 2:9-10
John 16:33
33 Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon.
Jeremiah 29:11
11 CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.
Matthew 6:33
33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.
Isaiah 40:31
31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.
James 4:13-15
13 Atentu nun vi, kiuj diras:Hodiaux aux morgaux ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos;
14 kvankam vi ne scias, kio morgaux okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas.
15 Anstataux diri:Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros cxi tion aux tion.
Proverbs 16:9
9 La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon.