Bible verses about "fruitfulness" | Esperanto

John 15:16

16 Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto dauxru; por ke la Patro donu al vi cxion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.

John 15:8

8 En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj discxiploj.

Philippians 1:6

6 pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron cxe vi, gxin perfektigados gxis la tago de Jesuo Kristo;

James 2:14-26

14 Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? cxu tiu fido povas lin savi? 15 Se frato aux fratino estas nuda kaj sen cxiutaga mangxo, 16 kaj iu el vi diras al ili:Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito? 17 Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva. 18 Kaj cetere iu diros:Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon. 19 Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaux kredas kaj tremas. 20 Se cxu vi volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas senfrukta? 21 CXu nia patro Abraham ne pravigxis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro? 22 Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektigxis; 23 kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita:amiko de Dio. 24 Vi vidas, ke homo pravigxas per faroj, kaj ne sole per fido. 25 Tiel same, cxu ankaux la malcxastistino Rahxab ne pravigxis per faroj, kiam sxi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo? 26 CXar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaux fido aparte de faroj estas malviva.

2 Peter 1:5-9

5 Kaj pro tiu sama kauxzo viaflanke aplikante cxian diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion; 6 kaj en scio sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en pacienco piecon; 7 kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon. 8 CXar tiuj ecoj, se cxe vi ili trovigxas kaj abundas, faras vin nek mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 9 CXar tiu, al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda, miopa, forgesinte la forpurigon el siaj antauxaj pekoj.

Galatians 5:22-23

22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, 23 mildeco, sinregado; kontraux tiaj ne ekzistas legxo.

Genesis 1:28

28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero.

John 15:1-27

1 Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto. 2 CXiun nefruktodonan brancxon en mi Li forprenas; kaj cxiun fruktodonan brancxon Li purigas, por ke gxi donu pli da frukto. 3 Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi. 4 Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la brancxo ne povas de si mem doni frukton, se gxi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaux vi ne povas, se vi ne restas en mi. 5 Mi estas la vinberarbo; vi estas la brancxoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; cxar sen mi vi nenion povas fari. 6 Se iu ne restas en mi, tiu estas eljxetita, kiel la brancxo, kaj sekigxas; kaj oni ilin kolektas kaj jxetas en fajron, kaj ili brulas. 7 Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. 8 En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj discxiploj. 9 Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaux vin amis; restadu en mia amo. 10 Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo. 11 Tion mi parolis al vi, por ke mia gxojo en vi restadu, kaj via gxojo estu plena. 12 Jen estas mia ordono:ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. 13 Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. 14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas. 15 Mi jam ne nomas vin sklavoj, cxar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, cxar cxion, kion mi auxdis de mia Patro, mi sciigis al vi. 16 Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto dauxru; por ke la Patro donu al vi cxion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo. 17 Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian. 18 Se la mondo malamas vin, vi scias, ke gxi malamis min pli frue, ol vin. 19 Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed cxar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas. 20 Memoru la vorton, kiun mi diris al vi:Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro. Se ili min persekutis, vin ankaux ili persekutos; se ili observis mian vorton, ankaux vian ili observos. 21 Sed cxion cxi tion ili faros al vi pro mia nomo, cxar ili ne konas Tiun, kiu min sendis. 22 Se mi ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon; sed nun ili ne havas pretekston por sia peko. 23 Tiu, kiu min malamas, malamas ankaux mian Patron. 24 Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu alia faris, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min kaj ankaux mian Patron. 25 Sed tio okazas, por ke plenumigxu la vorto skribita en ilia legxo:Ili malamis min senkauxze. 26 Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos; 27 kaj vi ankaux atestas, cxar vi estis kun mi de la komenco.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.