Bible verses about "friend" | Esperanto

1 Samuel 18:1-3

1 Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligigxis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon. 2 Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro. 3 Kaj Jonatan faris kun David interligon, cxar li ekamis lin kiel sian animon.

Proverbs 16:28

28 Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn.

Proverbs 22:24-25

24 Ne amikigxu kun homo kolerema, Kaj ne komunikigxu kun homo flamigxema; 25 Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo.

Proverbs 12:26

26 Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.

Proverbs 22:11

11 Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la regxo estas amiko.

Proverbs 27:5-6

5 Pli bona estas riprocxo nekasxita, Ol amo kasxita. 6 Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.

Proverbs 27:6

6 Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.

Matthew 18:15

15 Kaj se via frato pekos kontraux vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li auxskultos vin, vi gajnos vian fraton.

John 15:14-15

14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas. 15 Mi jam ne nomas vin sklavoj, cxar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, cxar cxion, kion mi auxdis de mia Patro, mi sciigis al vi.

1 Corinthians 15:33

33 Ne trompigxu; Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn morojn.

John 15:12

12 Jen estas mia ordono:ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis.

James 2:23

23 kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita:amiko de Dio.

Proverbs 27:17

17 Fero akrigxas per fero, Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo.

Ecclesiastes 4:9-12

9 Pli bone estas al du ol al unu, cxar ili havas bonan rekompencon por sia laborado. 10 CXar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus. 11 Ankaux se du kusxigxas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmigxos? 12 Kaj se iu montros sin pli forta kontraux unu, tiam ambaux kontrauxstaros lin; ecx fadeno triopigita ne baldaux dissxirigxos.

Proverbs 27:9

9 Oleo kaj odorfumajxo gxojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolcxajxo por la animo.

Proverbs 17:17

17 En cxiu tempo amiko amas, Kaj li farigxas frato en mizero.

Proverbs 18:24

24 Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

John 15:13

13 Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.