Bible verses about "freedom" | Esperanto

Romans 6:22

22 Sed nun, liberigite el peko, kaj sklavigxinte al Dio, vi havas vian frukton gxis sanktigxo, kaj por fino eternan vivon.

Romans 8:1-4

1 Ekzistas do jam nenia kondamno kontraux tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo. 2 CXar la legxo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la legxo de peko kaj morto. 3 CXar kiam la legxo trovigxis nekapabla pro tio, ke gxi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno; 4 por ke la postulo de la legxo plenumigxu en ni, kiuj iradas ne laux la karno, sed laux la spirito.

2 Timothy 1:7

7 CXar Dio donis al ni spiriton ne de malkuragxeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.

James 1:25

25 Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan legxon, la legxon de libereco, kaj tiel restas, ne estante auxskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.

Isaiah 61:1

1 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, cxar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandagxi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malsxloson al malliberigitoj,

John 8:36

36 Se do la Filo vin liberigos, vi estos efektive liberaj.

John 8:32

32 kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.

Galatians 5:13

13 CXar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.

2 Corinthians 3:17

17 La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco.

1 Peter 2:16

16 kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio.

Galatians 5:1

1 Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikigxu en jugon de sklaveco.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.