Bible verses about "flowers" | Esperanto

1 Kings 6:18

18 Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; cxio estis cedra, oni vidis nenian sxtonon.

Job 14:2

2 Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.

Job 40:21

21 Sub ombroricxaj arboj gxi kusxas, Sub kovro de kanoj kaj en sxlimo.

Psalms 104:24

24 Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! CXion Vi faris kun sagxo; La tero estas plena de Viaj faritajxoj.

Psalms 103:15

15 La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras.

Song of Songs 2:2

2 Kiel rozo inter la dornoj, Tiel estas mia amatino inter la knabinoj.

Song of Songs 2:12

12 La floroj jam estas sur la tero; La kantosezono jam alvenis, Kaj la vocxo de la turto jam auxdigxas en nia lando;

Isaiah 35:1

1 Ekgxojos la dezerto kaj la senakvejo, triumfos la stepo kaj ekfloros kiel lilio.

Matthew 6:28

28 Kaj kial vi zorgas pri vestajxo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas;

Luke 12:27

27 Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas; tamen mi diras al vi:Ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el cxi tiuj.

1 Peter 1:24

24 CXar: CXiu karno estas herbo, Kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto. Sekigxas herbo, velkas floreto;

Psalms 103:15-16

15 La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras. 16 Pasas super gxi vento, kaj gxi jam ne ekzistas; Kaj gxia loko gxin jam ne rekonas.

John 12:12-13

12 En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciigxinte, ke Jesuo venas al Jerusalem, 13 prenis brancxojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis:Hosana! Estu benata la Regxo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo!

Matthew 6:28-29

28 Kaj kial vi zorgas pri vestajxo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas; 29 tamen mi diras al vi, ke ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el cxi tiuj.

Song of Songs 2:1

1 Mi estas la lilio de SXaron, La rozo de la valoj.

Isaiah 40:8

8 Sekigxas herbo, velkas floreto; sed la vorto de nia Dio restas eterne.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.