Bible verses about "fatherhood" | Esperanto

Joshua 24:15

15 Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.

Proverbs 10:1

1 Sentencoj de Salomono. Sagxa filo estas gxojo por sia patro, Kaj filo malsagxa estas malgxojo por sia patrino.

Psalms 68:5-6

5 Patro de la orfoj kaj jugxanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta logxejo. 6 Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.

Proverbs 3:11-12

11 La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malsxatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon; 12 CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.

Proverbs 22:6

6 Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj ecx maljunigxinte li ne deklinigxos de gxi.

Proverbs 13:22

22 Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo.

Matthew 23:9

9 Kaj nomu neniun sur la tero via patro; cxar Unu, kiu estas en la cxielo, estas via Patro.

Matthew 7:9-11

9 Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li sxtonon; 10 aux se li petos fisxon, donos al li serpenton? 11 Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la cxielo, donos bonajxojn al tiuj, kiuj petas de Li?

Malachi 2:10

10 CXu ne unu patron ni cxiuj havas? cxu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj patroj?

Psalms 78:5-8

5 Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis legxon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu gxin al siaj infanoj, 6 Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskigxos, Ili levigxu kaj rakontu al siaj infanoj. 7 Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn; 8 Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.

Proverbs 19:18

18 Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.

Luke 15:20-24

20 Kaj li levigxis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraux malproksime, lia patro lin vidis kaj kortusxigxis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. 21 Kaj la filo diris al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. 22 Kaj diris la patro al siaj servistoj:Alportu rapide la cxefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj sxuojn sur liajn piedojn; 23 kaj alportu la grasigitan bovidon kaj bucxu gxin, kaj ni mangxu kaj estu gajaj; 24 cxar cxi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj.

3 John 1:4

4 Pli grandan gxojon mi ne havas, ol auxdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.

Proverbs 13:24

24 Kiu sxparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaux lin punas.

Genesis 18:19

19 CXar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.

Colossians 3:21

21 Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuragxigxu.

Proverbs 4:1-9

1 Auxskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton; 2 CXar bonan instruon mi donis al vi; Mian legxon ne forlasu. 3 CXar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino. 4 Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos. 5 Akiru sagxon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankigxu de la paroloj de mia busxo. 6 Ne forlasu gxin, kaj gxi vin gardos; Amu gxin, kaj gxi zorgos pri vi. 7 La komenco de sagxo estas:akiru sagxon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton. 8 SXatu gxin alte, kaj gxi vin altigos; Kaj gxi donos al vi honoron, se vi gxin enbrakigos. 9 GXi donos cxarman ornamon al via kapo; Belan kronon gxi donacos al vi.

Psalms 103:13

13 Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.

Proverbs 20:7

7 Virtulo iras en sia senpekeco; Felicxaj estas liaj infanoj post li.

Ephesians 6:4

4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.