Bible verses about "ezekiel" | Esperanto

Ezekiel 37:12-14

12 Tial profetu, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo, kaj Mi venigos vin en la landon de Izrael. 13 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo. 14 Kaj Mi enmetos Mian spiriton en vin, kaj vi revivigxos, kaj Mi arangxos vin en via lando; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion parolis kaj faris, diras la Eternulo.

Ezekiel 25:17

17 Kaj Mi faros kontraux ili grandan vengxon kun kolerega puno; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros Mian vengxon kontraux ili.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.