Bible verses about "eve" | Esperanto

Genesis 2:21-24

21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj cxi tiu endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno. 22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo. 23 Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita. 24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

Genesis 2:18-25

18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li. 19 Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero cxiujn bestojn de la kampo kaj cxiujn birdojn de la cxielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis cxiun vivan estajxon, tiel restis gxia nomo. 20 Kaj la homo donis nomojn al cxiuj brutoj kaj al la birdoj de la cxielo kaj al cxiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne trovigxis helpanto simila al li. 21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj cxi tiu endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno. 22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo. 23 Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita. 24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno. 25 Kaj ili ambaux estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.

Genesis 3:7

7 Kaj malfermigxis la okuloj de ili ambaux, kaj ili sciigxis, ke ili estas nudaj; kaj ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonajxojn.

Genesis 2:23

23 Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita.

1 Timothy 2:13

13 CXar Adam kreigxis la unua, poste Eva; 14 kaj Adam ne trompigxis; sed la virino, trompite, falis en pekon;

Genesis 3:1-24

1 Kaj la serpento estis pli ruza, ol cxiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj gxi diris al la virino: CXu Dio diris, ke vi ne mangxu de cxiuj arboj de la gxardeno? 2 Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn de la arboj de la gxardeno ni povas mangxi; 3 sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la gxardeno, Dio diris: Ne mangxu ion de ili kaj ne tusxu ilin, por ke vi ne mortu. 4 Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos; 5 sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi mangxos ion de ili, malfermigxos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon. 6 Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por mangxi kaj gxi estas cxarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por sagxigxi; kaj sxi prenis de gxiaj fruktoj, kaj sxi mangxis, kaj sxi donis kune ankaux al sia edzo, kaj li mangxis. 7 Kaj malfermigxis la okuloj de ili ambaux, kaj ili sciigxis, ke ili estas nudaj; kaj ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonajxojn. 8 Kaj ili auxdis la vocxon de Dio la Eternulo, kiu marsxis en la gxardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kasxigxis de Dio la Eternulo inter la arboj de la gxardeno. 9 Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas? 10 Kaj tiu diris: Vian vocxon mi auxdis en la gxardeno, kaj mi ektimis, cxar mi estas nuda; kaj mi kasxis min. 11 Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? cxu vi ne mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne mangxu de gxi? 12 Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, sxi donis al mi de la arbo, kaj mi mangxis. 13 Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi mangxis. 14 Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: CXar vi tion faris, tial estu malbenita inter cxiuj brutoj kaj inter cxiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi mangxados dum via tuta vivo. 15 Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj sxia idaro; gxi frapados vian kapon, kaj vi pikados gxian kalkanon. 16 Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi. 17 Kaj al Adam Li diris: CXar vi obeis la vocxon de via edzino, kaj vi mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne mangxu de gxi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi mangxados de gxi dum via tuta vivo. 18 Kaj dornojn kaj pikajxojn gxi kreskigos por vi, kaj vi mangxados herbojn de la kampo. 19 En la sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj refarigxos polvo. 20 Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, cxar sxi estis patrino de cxiuj vivantoj. 21 Kaj Dio la Eternulo faris por Adam kaj por lia edzino vestojn el felo, kaj Li vestis ilin. 22 Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam farigxis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaux de la arbo de vivo kaj mangxos kaj vivos eterne. 23 Kaj Dio la Eternulo eligis lin el la Edena gxardeno, por ke li prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita. 24 Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaux la Edena gxardeno la kerubon kaj la turnigxantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo.

Genesis 3:20

20 Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, cxar sxi estis patrino de cxiuj vivantoj.

Genesis 1:26-28

26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero. 27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. 28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero.

2 Corinthians 11:3

3 Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel deklinigxos for de la simpleco kaj la cxasteco, kiu estas en Kristo.

Genesis 3:16

16 Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.