Bible verses about "ethics" | Esperanto

Proverbs 11:1

1 Malvera pesilo estas abomenajxo por la Eternulo; Sed plena pezo placxas al Li.

John 13:34-35

34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaux amu unu alian. 35 Per tio cxiuj homoj scios, ke vi estas miaj discxiploj, se vi havos amon unu al alia.

Acts 2:38

38 Kaj Petro diris al ili:Ekpentu, kaj baptigxu cxiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.

Romans 2:1

1 Sekve, vi estas nedefendebla, ho cxiu homo jugxanta; cxar dum vi jugxas alian, vi kondamnas vin mem, cxar vi, la jugxanto, faradas la samajn agojn.

James 1:12-15

12 Felicxa estas la homo, kiu elportas tenton; cxar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas. 13 Neniu diru, kiam li estas tentata:Mi estas tentata de Dio; cxar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun; 14 sed cxiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata. 15 Tiam la dezirado, gravedigxinte, naskas pekon; kaj la peko, maturigxinte, naskas morton.

Romans 6:1-23

1 Kion do ni diru? CXu ni restu en peko, por ke graco abundu? 2 Nepre ne! CXu ni, kiuj mortis al peko, ankoraux vivus en gxi? 3 CXu vi ne scias, ke ni cxiuj, kiuj baptigxis al Jesuo Kristo, baptigxis al lia morto? 4 Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaux iradu en noveco de vivo. 5 CXar se ni jam kunigxis al la simileco de lia morto, ni tiel same kunigxos al la simileco de lia relevigxo, 6 sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko; 7 cxar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko. 8 Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaux vivos kun li; 9 sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas. 10 CXar mortante, li mortis al peko unufoje por cxiam; sed vivante, li vivas al Dio. 11 Tial ankaux vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo. 12 Tial peko ne regxu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al gxiaj deziroj; 13 ankaux ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio. 14 CXar peko ne regos vin, cxar vi estas ne sub la legxo, sed sub graco. 15 Kio do? cxu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub legxo, sed sub graco? Nepre ne! 16 CXu vi ne scias, ke kiam vi vin prezentas, kiel sklavoj al iu por obeado, vi estas sklavoj de tiu, al kiu vi obeas, cxu de peko por morto, aux de obeemeco por justeco? 17 Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen farigxis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj; 18 kaj liberigite el peko, vi sklavigxis al justeco. 19 Mi parolas home pro la malforteco de via karno; cxar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco gxis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco gxis sanktigo. 20 CXar kiam vi estis sklavoj de peko, vi estis liberaj de justeco. 21 Kian frukton do vi havis tiam el tio, pri kio vi nun hontas? cxar la fino de tio estas morto. 22 Sed nun, liberigite el peko, kaj sklavigxinte al Dio, vi havas vian frukton gxis sanktigxo, kaj por fino eternan vivon. 23 CXar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Psalms 25:21

21 Senkulpeco kaj justeco defendu min, CXar al Vi mi esperas.

1 Corinthians 13:1-13

1 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj angxeloj, sed ne havus amon, mi farigxus sonanta kupro aux tintanta cimbalo. 2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus cxiujn misterojn kaj cxian scion; kaj se mi havus cxian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. 3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. 4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne sxveligas sin, 5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne kolerigxas, ne pripensas malbonon, 6 ne gxojas pri maljusteco, sed kungxojas kun vereco; 7 cxion toleras, cxion kredas, cxion esperas, cxion eltenas. 8 Amo neniam pereas; sed, cxu estas profetadoj, ili neniigxos; cxu lingvoj, ili cxesigxos; cxu estas scio, gxi neniigxos. 9 CXar ni scias lauxparte, kaj ni profetadas lauxparte; 10 sed kiam venos perfektajxo, tiam neniigxos tio, kio estas lauxparta. 11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun farigxinte plenagxulo, mi jam forigis la infanajxojn. 12 CXar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita. 13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.

Romans 13:8-10

8 Al neniu sxuldu ion, krom la reciproka amo; cxar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran legxon. 9 CXar tio:Ne adultu, Ne mortigu, Ne sxtelu, Ne deziru, kaj cxiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo:Amu vian proksimulon kiel vin mem. 10 Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la legxo.

2 Timothy 3:16-17

16 CXiu skribajxo inspirita de Dio estas ankaux utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; 17 por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por cxiu bona laboro.

1 Corinthians 6:9-11

9 Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, 10 nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. 11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.