20 Kaj li diris:Kio elvenas el homo, tio profanas la homon.
21 CXar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malcxastajxoj,
22 sxteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindajxoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsagxeco;
23 cxiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.
Bible verses about "envy" | Esperanto
Mark 7:20-23
Proverbs 24:1
1 Ne sekvu malbonajn homojn, Kaj ne deziru esti kun ili;
1 Peter 2:1
1 Formetinte do cxian malbonon kaj cxian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj cxiajn kalumniojn,
1 Corinthians 13:4
4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne sxveligas sin,
Titus 3:3
3 CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.
James 3:16
16 CXar kie estas jxaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj cxia malnobla ago.
Galatians 5:26
26 Ni ne farigxu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.
Proverbs 23:17
17 Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaux la Eternulo cxiutage.
Galatians 5:19-21
19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo,
20 idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj,
21 envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.
Proverbs 14:30
30 Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj.
Exodus 34:14
14 CXar vi ne devas adori alian dion; cxar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema.