Bible verses about "enthusiasm" | Esperanto

Ephesians 6:7

7 kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj;

Proverbs 19:2-12

2 Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon. 3 Malsagxeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon. 4 Ricxeco donas multon da amikoj; Sed malricxulo estas forlasata de sia amiko. 5 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne savigxos. 6 Multaj sercxas favoron de malavarulo; Kaj cxiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn. 7 CXiuj fratoj de malricxulo lin malamas; Tiom pli malproksimigxas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj. 8 Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas sagxon, tiu trovas bonon. 9 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos. 10 Al malsagxulo ne konvenas agrablajxo; Ankoraux malpli konvenas al sklavo regi super princoj. 11 Sagxo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon. 12 Kiel kriego de leono estas la kolero de regxo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo.

Jeremiah 48:10

10 Malbenita estu tiu, kiu plenumas malgxuste la faron de la Eternulo, kaj malbenita estu tiu, kiu detenas sian glavon de sango.

1 Thessalonians 5:16-18

16 GXoju cxiam; 17 pregxu sencxese; 18 pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

Ecclesiastes 9:10

10 Kion ajn via mano povas fari laux via forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek sagxo, en SXeol, kien vi iros.

2 Timothy 2:15

15 Klopodu prezenti vin cxe Dio kiel aprobita, laboranto senriprocxa, gxuste pritaksante la vorton de la vero.

Philippians 1:18

18 Kio do? nur tio, ke cxiamaniere, cxu pretekste aux vere, oni predikas Kriston:kaj pro tio mi gxojas kaj ankoraux plu gxojos.

James 1:1-27

1 Jakobo, servisto de Dio kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo, al la dek du triboj, kiuj estas dispelitaj:Saluton! 2 Rigardu cxion kiel gxojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn, 3 sciante, ke la provado de via fido faras paciencon. 4 Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon. 5 Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata. 6 Sed li petu en fido, neniel dubante; cxar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan. 7 CXar tiu homo ne pensu, ke li ricevos ion de la Sinjoro- 8 duoblanima homo, sxanceligxa en cxiuj siaj vojoj. 9 Sed la malaltranga frato gxoju pri sia alteco; 10 kaj la ricxulo pri sia humiligxo; cxar kiel floro de herbo li forpasos. 11 CXar la suno levigxas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj gxia floro falas, kaj la gracio de gxia formo pereas; tiel ankaux la ricxulo velkos en siaj vojoj. 12 Felicxa estas la homo, kiu elportas tenton; cxar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas. 13 Neniu diru, kiam li estas tentata:Mi estas tentata de Dio; cxar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun; 14 sed cxiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata. 15 Tiam la dezirado, gravedigxinte, naskas pekon; kaj la peko, maturigxinte, naskas morton. 16 Ne trompigxu, miaj amataj fratoj. 17 CXiu bona donajxo kaj cxiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, cxe kiu ne povas ekzisti sxangxo, nek ombro de sinturnado. 18 Laux Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaux unuaajxo de Liaj kreitajxoj. 19 Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed cxiu rapidu auxdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri; 20 cxar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio. 21 Tial, formetinte cxian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn. 22 Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur auxskultantoj, trompantaj vin mem. 23 CXar se iu estas auxskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizagxon en spegulo; 24 cxar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis. 25 Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan legxon, la legxon de libereco, kaj tiel restas, ne estante auxskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro. 26 Se iu sxajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta. 27 Religio pura kaj senmakula antaux nia Dio kaj Patro estas jena:viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpurigxo de la mondo.

2 Corinthians 9:7

7 CXiu faru laux tio, kion li intencas en la koro, ne domagxante, nek pro neceseco; cxar Dio amas donacanton gxojan.

Colossians 3:23

23 kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.