Bible verses about "employers" | Esperanto

Leviticus 25:43

43 Ne regu ilin kun krueleco, kaj timu vian Dion.

Deuteronomy 24:14

14 Ne faru maljustajxon al dungito, al malricxulo kaj senhavulo el viaj fratoj aux el viaj fremduloj, kiuj logxas en via lando, en viaj urboj:

Matthew 20:10-15

10 Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaux ricevis po unu denaro. 11 Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraux la domomastro, 12 dirante:Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la sxargxon de la tago kaj la varmegon. 13 Sed li responde diris al unu el ili:Amiko, mi ne faras al vi maljustajxon; cxu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro? 14 Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al cxi tiu lasta tiel same, kiel al vi. 15 CXu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aux cxu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona?

Luke 10:7

7 Kaj en tiu sama domo restu, mangxante kaj trinkante tion, kion ili havas; cxar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon.

1 Timothy 5:18

18 CXar la Skribo diras:Ne fermu la busxon al bovo drasxanta. Kaj:La laboristo meritas sian salajron.

Romans 13:1-14

1 CXiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. 2 Tiu do, kiu kontrauxstaras al auxtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos jugxon. 3 CXar regantoj estas terurajxo ne al la bona agado, sed al la malbona. CXu vi volas ne timi auxtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li lauxdon; 4 cxar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; cxar ne vane li portas la glavon, cxar li estas servanto de Dio, vengxanto por kolero kontraux tiu, kiu faras malbonon. 5 Sekve estas necese submetigxi, ne nur pro la kolero, sed ankaux pro konscienco. 6 CXar pro tio vi ankaux pagas tributon, cxar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por cxi tio mem. 7 Redonu sxuldon al cxiuj:tributon, al kiu tributo estas sxuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro. 8 Al neniu sxuldu ion, krom la reciproka amo; cxar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran legxon. 9 CXar tio:Ne adultu, Ne mortigu, Ne sxtelu, Ne deziru, kaj cxiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo:Amu vian proksimulon kiel vin mem. 10 Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la legxo. 11 Kaj tion faru, sciante la gxustan tempon, ke nun estas la horo por levigxo el dormo; cxar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis. 12 La nokto jam finigxas, kaj la tago alproksimigxas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo. 13 Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en dibocxado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj jxaluzo. 14 Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.

James 5:5

5 Vi luksadis sur la tero, kaj dibocxadis; vi nutradis viajn korojn en tago de bucxado.

Colossians 3:22

22 Sklavoj, obeu en cxio al la sinjoroj laux la karno, ne per okulservo, kiel homplacxantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron;

Romans 13:4

4 cxar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; cxar ne vane li portas la glavon, cxar li estas servanto de Dio, vengxanto por kolero kontraux tiu, kiu faras malbonon.

1 Timothy 5:8

8 Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.

Leviticus 19:13

13 Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu cxe vi gxis mateno.

Jeremiah 22:13

13 Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn cxambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane kaj ne donas al li lian prolaboran pagon;

Malachi 3:5

5 Kaj Mi venos al vi, por jugxi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraux la sorcxistoj kaj adultuloj, kontraux tiuj, kiuj jxuras mensoge, kontraux tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraux tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.

Proverbs 22:16

16 Kiu premas malricxulon, por pligrandigi sian ricxecon, Tiu donas al ricxulo, por ke li malricxigxu.

Ephesians 6:9

9 Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la cxielo, kaj ne ekzistas cxe li personfavorado.

Romans 4:4

4 Al tiu, kiu laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed kiel sxuldo.

1 Peter 2:18-20

18 Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun cxia timo; ne sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaux al la malbonhumoraj. 19 CXar tio estas lauxdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malgxojon, suferante maljuste. 20 CXar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio estas lauxdinda antaux Dio.

James 5:4

4 Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot.

Colossians 3:23

23 kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,

Colossians 4:1

1 Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justajxon kaj egalajxon, sciante, ke vi ankaux havas Sinjoron en la cxielo.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.