Bible verses about "emotions" | Esperanto

Proverbs 15:13

13 GXoja koro faras la vizagxon gxoja; Sed cxe cxagreno de la koro la spirito estas malgaja.

Matthew 10:28

28 Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.

Romans 8:28

28 Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laux Lia intenco, cxio kunlaboras al bono.

John 11:35

35 Jesuo larmis.

2 Corinthians 10:5

5 dejxetante diskutojn, kaj cxian altajxon levatan kontraux la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante cxiun penson al la obeo al Kristo,

Romans 12:9

9 Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la bona.

Ephesians 4:26-27

26 Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero; 27 ankaux ne donu lokon al la diablo.

Philippians 4:13

13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

2 Timothy 1:7

7 CXar Dio donis al ni spiriton ne de malkuragxeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.

Joshua 1:9

9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

Romans 12:15

15 GXoju kun gxojantoj, ploru kun plorantoj.

Ecclesiastes 3:4

4 estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por gxemi, kaj tempo por danci;

Proverbs 15:18

18 Kolerema homo kauxzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon.

Romans 12:2

2 Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

Galatians 5:16-24

16 Sed mi diras:Iradu laux la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos. 17 CXar la karno deziregas kontraux la Spirito, kaj la Spirito kontraux la karno; cxar cxi cxiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas. 18 Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la legxo. 19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo, 20 idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, 21 envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio. 22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, 23 mildeco, sinregado; kontraux tiaj ne ekzistas legxo. 24 Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun gxiaj pasioj kaj voluptoj.

Proverbs 29:11

11 Sian tutan koleron aperigas malsagxulo; Sed sagxulo gxin retenas.

Philippians 4:6-7

6 Pri nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio. 7 Kaj la paco de Dio, kiu superas cxian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.