Bible verses about "effeminate" | Esperanto

Genesis 19:1-38

1 Kaj la du angxeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis cxe la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li levigxis renkonte al ili kaj klinigxis vizagxaltere. 2 Kaj li diris: Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi levigxos matene kaj iros vian vojon. Kaj ili diris: Ne, ni pasigos la nokton sur la strato. 3 Kaj li tre petegis ilin, kaj ili direktis sin al li kaj envenis en lian domon; kaj li faris al ili festenon, kaj li bakis macojn, kaj ili mangxis. 4 Antaux ol ili kusxigxis, la homoj de la urbo, la homoj de Sodom, cxirkauxis la domon, de la junuloj gxis la maljunuloj, la tuta popolo, de cxiuj finoj. 5 Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu. 6 Kaj Lot eliris al ili antaux la sojlon, kaj la pordon li sxlosis post si. 7 Kaj li diris: Ho, miaj fratoj, ne agu malbone! 8 Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraux ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru, cxar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento. 9 Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis cxi tien kiel fremdulo, kaj vi volas jugxi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon. 10 Tiam tiuj viroj etendis siajn manojn kaj envenigis Loton al si en la domon, kaj la pordon ili sxlosis; 11 kaj la homojn, kiuj estis antaux la sojlo de la domo, ili frapis per blindeco, de la malgrandaj gxis la grandaj, tiel ke tiuj lacigxis, sercxante la pordon. 12 Kaj la viroj diris al Lot: Kiun vi havas cxi tie? bofilon, aux viajn filojn aux viajn filinojn, aux cxiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el cxi tiu loko; 13 cxar ni ekstermos cxi tiun lokon, cxar granda farigxis ilia kriado antaux la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por gxin pereigi. 14 Kaj Lot eliris, kaj parolis kun siaj bofiloj, prenontaj liajn filinojn, kaj diris: Levigxu, eliru el cxi tiu loko, cxar la Eternulo pereigos la urbon. Sed liaj bofiloj rigardis lin kiel sxercanton. 15 Kiam levigxis la matenrugxo, la angxeloj rapidigis Loton, dirante: Levigxu, prenu vian edzinon kaj ambaux viajn filinojn, kiuj cxi tie trovigxas, por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo. 16 Sed cxar li malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon. 17 Kaj kiam ili elkondukis lin eksteren, ili diris al li: Savu vin pro via animo; ne rigardu malantauxen kaj haltu nenie en la tuta cxirkauxajxo; sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu. 18 Kaj Lot diris al ili: Ho, ne, mia Sinjoro! 19 Jen Via sklavo placxis al Vi, kaj granda estas la favorkoreco, kiun Vi montris al mi, konservante la vivon al mia animo; sed mi ne povas savi min sur la monton, cxar povus trafi min malfelicxo kaj mi mortus. 20 Jen cxi tiu urbo estas suficxe proksima, por kuri tien, kaj gxi estas malgranda; mi savos min tien; gxi estas ja malgranda; kaj mia animo restos viva. 21 Kaj Li diris al li: Jen Mi komplezos al vi ankaux en cxi tiu afero, kaj Mi ne renversos la urbon, pri kiu vi parolis. 22 Rapide savu vin tien, cxar Mi nenion povas fari, gxis vi venos tien. Tial tiu urbo ricevis la nomon Coar. 23 La suno levigxis super la teron, kiam Lot venis Coaron. 24 Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la cxielo. 25 Kaj Li ruinigis tiujn urbojn kaj la tutan cxirkauxajxon kaj cxiujn logxantojn de la urboj kaj la kreskajxojn de la tero. 26 Kaj lia edzino ekrigardis malantauxen, kaj sxi farigxis kolono el salo. 27 Kaj matene Abraham levigxis kaj iris al la loko, kie li estis starinta antaux la Eternulo; 28 kaj li ekrigardis en la direkto al Sodom kaj Gomora kaj al la tuta lando de la cxirkauxajxo, kaj li vidis, ke jen fumo levigxas de la tero kiel fumo el forno. 29 Kaj kiam Dio estis pereiganta la urbojn de la cxirkauxajxo, Li rememoris pri Abraham, kaj Li elirigis Loton el la mezo de la ruinigado, kiam Li estis ruiniganta la urbojn, en kiuj logxis Lot. 30 Kaj Lot eliris el Coar kaj eklogxis sur la monto, kaj liaj du filinoj kun li; cxar li timis logxi en Coar. Kaj li logxis en kaverno, li kaj liaj du filinoj. 31 Kaj la pli maljuna diris al la pli juna: Nia patro estas maljuna, kaj en la lando ne ekzistas viro, kiu envenus al ni laux la moro de la tuta tero; 32 tial ni ebriigu nian patron per vino, kaj ni kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron. 33 Kaj ili ebriigis sian patron per vino en tiu nokto; kaj venis la pli maljuna kaj kusxis kun sia patro; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis. 34 La morgauxan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: Jen mi kusxis hieraux kun mia patro; ni ebriigu lin per vino ankaux en cxi tiu nokto, kaj vi venu, kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron. 35 Kaj ili ankaux en cxi tiu nokto ebriigis sian patron per vino; kaj la pli juna iris kaj kusxis kun li; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis. 36 Kaj ambaux filinoj de Lot gravedigxis de sia patro. 37 Kaj la pli maljuna naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Moab; li estas la prapatro de la Moabidoj gxis nun. 38 Kaj la pli juna ankaux naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ben- Ami; li estas la prapatro de la Amonidoj gxis nun.

Leviticus 18:22

22 Kaj kun virseksulo ne kusxu, kiel oni kusxas kun virino:tio estas abomenajxo.

Romans 1:26-27

26 Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontrauxnaturan; 27 kaj tiel same ankaux la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la tauxgan rekompencon de sia malvirto.

Romans 1:1-32

1 Pauxlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio, 2 kiun Li promesis antauxe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj, 3 pri Sia Filo, kiu naskigxis el la idaro de David laux la karno, 4 la difinita Filo de Dio en potenco laux la Spirito de sankteco per la relevigxo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro, 5 per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido cxe cxiuj nacioj pro lia nomo, 6 inter kiuj estas ankaux vi, vokitaj de Jesuo Kristo; 7 al cxiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj:Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. 8 Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi cxiuj, ke via fido estas proklamata tra la tuta mondo. 9 CXar mia atestanto estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia Filo, ke mi sencxese memorigas pri vi en miaj pregxoj, 10 cxiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio. 11 CXar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj; 12 tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuragxigo, per la komuna fido, egale via kaj mia. 13 Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita gxis nun), por ke mi havu iom da frukto cxe vi, kiel ankaux cxe la aliaj nacioj. 14 Mi estas sxuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al sagxuloj kaj al senprudentuloj. 15 Tial laux mia eblo mi estas fervora prediki la evangelion ankaux al vi, kiuj estas en Romo. 16 CXar mi ne hontas pri la evangelio; cxar gxi estas la potenco de Dio al savo por cxiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaux al la Grekoj. 17 CXar la justeco de Dio malkasxigxas en gxi de fido al fido, kiel estas skribite:La virtulo vivos per sia fideleco. 18 CXar la kolero de Dio malkasxigxas el la cxielo kontraux cxia malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en maljusteco; 19 cxar la scio pri Dio estas elmontrita cxe ili, cxar Dio elmontris gxin al ili. 20 CXar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo farigxas videblaj, sentate per Liaj faritajxoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo; 21 cxar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vanigxis per diskutadoj, kaj ilia sensagxa koro mallumigxis. 22 Pretendante esti sagxaj, ili malsagxigxis, 23 kaj sxangxis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajxoj. 24 Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonorigxu inter ili mem; 25 kiuj sxangxis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitajxojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen. 26 Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontrauxnaturan; 27 kaj tiel same ankaux la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la tauxgan rekompencon de sia malvirto. 28 Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn; 29 plenigite de cxia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj, 30 kalumniantaj, Dimalamantaj, insultantaj, arogantaj, fanfaronemaj, elpensantaj malbonajxojn, malobeemaj al gepatroj, 31 senprudentaj, nefidindaj, neparencamaj, senkompataj; 32 kiuj, sciante pri la jugxo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankaux konsentas al la farantoj de ili.

Hebrews 13:4

4 Estu honorata la edzeco cxe cxiuj, kaj la lito estu senmakula; cxar malcxastulojn kaj adultulojn Dio jugxos.

Leviticus 20:13

13 Kaj se iu kusxis kun viro kiel kun virino, abomenajxon ili ambaux faris:ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.

Deuteronomy 22:5

5 Ne devas esti apartenajxo de viro sur virino, kaj viro ne surmetu sur sin veston de virino; cxar abomenajxo por la Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu faras tion.

1 Corinthians 6:9-10

9 Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, 10 nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio.

1 Corinthians 6:1-20

1 CXu iu el vi, havante aferon kontraux sia proksimulo, kuragxas procesi antaux la malpiuloj, kaj ne antaux la sanktuloj? 2 Aux cxu vi ne scias, ke la sanktuloj jugxos la mondon? kaj se la mondon vi jugxos, cxu vi ne estas indaj jugxi la plej malgrandajn aferojn? 3 CXu vi ne scias, ke ni jugxos angxelojn? kiom pli do aferojn de la nuna vivo? 4 Se do vi devas starigi tribunalon pri la aferoj de la nuna vivo, cxu vi faras jugxantoj tiujn, kiuj estas negravaj en la eklezio? 5 Mi diras tion, por vin hontigi. CXu efektive ne ekzistas cxe vi ecx unu sagxulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj, 6 sed frato procesas kontraux frato, kaj ecx antaux nekredantoj? 7 Certe jam estas cxe vi granda domagxo, ke vi faras procesojn unu kontraux alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon? 8 Tamen ecx vi mem faras maljustecon kaj rabadon, kaj ecx kontraux la fratoj. 9 Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, 10 nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. 11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio. 12 CXio estas por mi permesata, sed ne cxio estas oportuna. CXio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetigxi. 13 Mangxajxoj por la ventro, kaj la ventro por mangxajxoj; sed Dio neniigos kune gxin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malcxasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo; 14 kaj Dio levis la Sinjoron, kaj levos ankaux nin per Sia potenco. 15 CXu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? cxu mi do prenos la membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de malcxastistino? Nepre ne! 16 Aux cxu vi ne scias, ke tiu, kiu kunigxas kun malcxastistino, estas kun sxi unu korpo? cxar:Ili, Li diris, estos unu karno. 17 Sed tiu, kiu kunigxas kun la Sinjoro, estas kun li unu spirito. 18 Forkuru de malcxasteco. CXiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malcxastas, pekas kontraux sia propra korpo. 19 Aux cxu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem, 20 cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.

1 Timothy 1:10

10 malcxastuloj kaj viruzacxantoj, homsxtelistoj, mensogantoj, falsejxurantoj, kaj cxio ajn alia kontrauxa al la sana doktrino;

1 Corinthians 6:9

9 Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj,

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.