Bible verses about "ears" | Esperanto

Hebrews 10:26

26 CXar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj,

1 Corinthians 2:9

9 sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne auxdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.

1 John 4:1

1 Amataj, kredu ne al cxiu spirito, sed provu la spiritojn, cxu ili estas el Dio; cxar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon.

Isaiah 33:15-16

15 Kiu agas juste kaj parolas veron, abomenas profiton rabitan, forskuas siajn manojn, por ne preni subacxeton, sxtopas siajn orelojn, por ne auxskulti aferojn sangajn, kaj fermas siajn okulojn, por ne rigardi malbonon, 16 tiu logxos sur la altajxoj; fortikajxoj el rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos konstante.

Luke 1:44

44 CXar jen kiam la vocxo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto gxoje eksaltis en mia ventro.

Revelation 1:1-20

1 Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri al siaj servistoj tion, kio devas baldaux okazi; kaj Li sendis kaj montris gxin per Sia angxelo al Sia servisto Johano, 2 kiu atestis la vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri cxio, kion li vidis. 3 Felicxaj estas la leganto kaj la auxskultantoj de la vortoj de la profetajxo kaj la observantoj de la skribitajxoj en gxi; cxar la tempo estas proksima. 4 Johano al la sep eklezioj en Azio:Graco al vi kaj paco de Tiu, kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj antaux Lia trono; 5 kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la regxoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango, 6 kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen. 7 Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos cxiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj cxiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen. 8 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca. 9 Mi, Johano, via frato kaj partoprenanto kun vi en la aflikto kaj regno kaj pacienco de Jesuo, estis sur la insulo nomata Patmos pro la vorto de Dio kaj la atesto de Jesuo. 10 Mi min trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi auxdis malantaux mi grandan vocxon kvazaux de trumpeto, 11 dirantan:Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj:al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea. 12 Kaj mi min turnis, por vidi la vocxon, kiu parolis kun mi. Kaj turnigxinte, mi vidis sep orajn lampingojn; 13 kaj meze de la sep lampingoj iun similan al la Filo de homo, vestitan gxispiede, kaj zonitan cxirkaux la brusto per ora zono. 14 Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano, kiel negxo; kaj liaj okuloj estis kiel fajra flamo; 15 kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaux rafinita en forno; kaj lia vocxo estis kiel vocxo de multaj akvoj. 16 Kaj li havis en sia dekstra mano sep stelojn; kaj el lia busxo eliris akra dutrancxa glavo; kaj lia aspekto estis kiel brilas la suno en sia forteco. 17 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta, 18 kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de la morto kaj de Hades. 19 Skribu do tion, kion vi vidis, kaj kio estas, kaj kio okazos poste; 20 la misteron de la sep steloj, kiujn vi vidis en mia dekstra mano, kaj la sep orajn lampingojn. La sep steloj estas la angxeloj de la sep eklezioj; kaj la sep lampingoj estas la sep eklezioj.

Mark 4:23-24

23 Se iu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu. 24 Kaj li diris al ili:Atentu, kion vi auxdas; per kia mezuro vi mezuras, laux tiu sama oni mezuros al vi, kaj ecx faros al vi aldonon.

2 Timothy 4:3-4

3 CXar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laux siaj deziroj; 4 kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.