Bible verses about "doubt" | Esperanto

Proverbs 3:5

5 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton.

Jeremiah 29:11-13

11 CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon. 12 Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi pregxos al Mi; kaj Mi auxskultos vin. 13 Vi sercxos Min, kaj trovos, se vi sercxos Min per via tuta koro.

Mark 11:22-25

22 Kaj responde Jesuo diris al ili:Havu fidon al Dio. 23 Vere mi diras al vi:Se iu diros al cxi tiu monto:Estu formovita kaj jxetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu gxin havos. 24 Pro tio mi diras al vi:Kion ajn vi petos, pregxante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi gxin havos. 25 Kaj kiam vi staras pregxante, pardonu, se vi havas ion kontraux iu; por ke ankaux via Patro, kiu estas en la cxielo, pardonu al vi viajn erarojn.

Luke 1:18-20

18 Kaj Zehxarja diris al la angxelo:Per kio mi scios tion? cxar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan agxon. 19 Kaj la angxelo responde diris al li:Mi estas Gabriel, kiu staras antaux Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon. 20 Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, gxis la tago, kiam tio okazos, cxar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumigxos siatempe.

Hebrews 11:1-40

1 Kaj la fido estas realigo de esperatajxoj, provado de aferoj ne vidataj. 2 CXar per tio la antikvuloj ricevis bonan ateston. 3 Per la fido ni komprenas, ke la mondagxoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantajxoj. 4 Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, cxar Dio atestis pri liaj donacoj; kaj per gxi li, mortinte, ankoraux parolas. 5 Per la fido HXanohx estis transportita, por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, cxar Dio lin transportis; cxar antaux lia transporto estis atestite pri li, ke li placxis al Dio; 6 kaj sen fido neeble estas placxi al Li; cxar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li farigxas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente sercxas. 7 Per la fido Noa, avertite pri la ankoraux ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj farigxis heredanto de la justeco laux fido. 8 Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredajxon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras. 9 Per la fido li farigxis paslogxanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, logxante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso; 10 cxar li sercxis la urbon havantan la fundamentojn, kies arhxitekturisto kaj konstruanto estas Dio. 11 Per la fido ankaux Sara mem ricevis kapablon gravedigxi, ecx post la ordinara agxo, cxar sxi kredis la Promesinton fidela; 12 sekve ankaux el unu, kaj tiu kvazaux malviva, levigxis tiel multaj, kiel la steloj de la cxielo lauxnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla. 13 CXiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero. 14 CXar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili sercxas. 15 Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri. 16 Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, cxielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; cxar Li por ili pretigis urbon. 17 Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton; 18 nome tiu, al kiu estis dirite:Per Isaak oni nomos vian idaron; 19 pensante, ke Dio povas relevi lin ecx el la mortintoj; el kie ankaux li en similajxo lin retrovis. 20 Per la fido Isaak benis Jakobon kaj Esavon pri estontaj aferoj. 21 Per la fido Jakob, mortante, benis cxiun el la filoj de Jozef, kaj adorklinigxis sur la supro de sia bastono. 22 Per la fido Jozef, cxe la fino de sia vivo, aludis la foriron de la Izraelidoj, kaj pri siaj ostoj ordonis. 23 Per la fido Moseo, naskigxinte, estis kasxata tri monatojn de la gepatroj, cxar ili vidis la infaneton belega, kaj ne timis la dekreton de la regxo. 24 Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, 25 plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan gxuadon de peko, 26 taksante la riprocxon de Kristo pligranda ricxeco ol la trezoroj Egiptaj, cxar li rigardis al la estonta rekompenco. 27 Per la fido li forlasis Egiptujon, ne timante la koleregon de la regxo; cxar li persistis, kiel vidante Tiun, kiu ne estas videbla. 28 Per la fido li observis la Paskon kaj la sangaspergon, por ke la ekstermanto de la unuenaskitoj ne tusxu ilin. 29 Per la fido li trapasis la Rugxan Maron kvazaux sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis. 30 Per la fido la muroj de Jerihxo falis, cxirkauxirite sep tagojn. 31 Per la fido la malcxastistino Rahxab ne pereis kun la nekredantoj, akceptinte la spionojn kun paco. 32 Kaj kion mi diru plu? cxar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj SXimsxon kaj Jiftahx kaj David kaj Samuel kaj la profetoj; 33 kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la busxojn de leonoj, 34 estingis la forton de fajro, forsavigxis de la trancxrando de glavo, el malforteco refortigxis, farigxis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj. 35 Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan relevigxon; 36 kaj aliaj elprovigxis per mokado kaj skurgxado kaj ankaux de katenoj kaj malliberigxo; 37 ili estis sxtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili cxirkauxvagis en sxafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate 38 (je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kasxejoj de la tero. 39 Kaj cxiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis la promeson, 40 cxar Dio antauxvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj.

Romans 14:23

23 Sed tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita, se li mangxas; cxar li mangxas ne el fido, kaj cxio, kio ne estas el fido, estas peko.

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Luke 24:38

38 Kaj li diris al ili:Kial vi maltrankviligxas? kaj kial diskutoj levigxas en viaj koroj?

Mark 9:24

24 Tuj ekkriante, la patro de la infano diris:Mi kredas; helpu mian nekredemon.

John 20:27

27 Tiam li diris al Tomaso:Etendu cxi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu gxin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta.

Matthew 14:31

31 Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li:Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?

Mark 11:23

23 Vere mi diras al vi:Se iu diros al cxi tiu monto:Estu formovita kaj jxetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu gxin havos.

James 1:5-8

5 Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata. 6 Sed li petu en fido, neniel dubante; cxar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan. 7 CXar tiu homo ne pensu, ke li ricevos ion de la Sinjoro- 8 duoblanima homo, sxanceligxa en cxiuj siaj vojoj.

Jude 1:22

22 Kaj unujn, kiuj sxanceligxas, indulgu;

Matthew 21:21

21 Kaj Jesuo responde diris al ili:Vere mi diras al vi:Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed ecx se vi diros al cxi tiu monto:Estu formovita kaj jxetita en la maron; tio plenumigxos.

James 1:6

6 Sed li petu en fido, neniel dubante; cxar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan.

Proverbs 3:5-8

5 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton. 6 Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon. 7 Ne opiniu vin sagxa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono. 8 CXi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.