Bible verses about "doorkeeper" | Esperanto

2 Peter 3:10

10 Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaux sxtelisto; en tiu tago la cxielo forpasos kun mugxa bruego, kaj la elementoj brulante solvigxos, kaj la tero kaj la faritajxoj en gxi forbrulos.

1 Peter 4:9

9 estu gastamaj unu al alia sen murmurado;

John 10:1-42

1 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu eniras en la sxafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas sxtelisto kaj rabisto. 2 Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la pasxtisto de la sxafoj. 3 Al tiu la pordisto malfermas; kaj la sxafoj auxskultas lian vocxon, kaj li alvokas laux nomoj siajn proprajn sxafojn, kaj elkondukas ilin. 4 Kaj kiam li kondukis eksteren siajn sxafojn, li iras antaux ili, kaj la sxafoj lin sekvas, cxar ili konas lian vocxon. 5 Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, cxar ili ne konas la vocxon de fremduloj. 6 Tiun alegorion Jesuo diris al ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili. 7 Jesuo do diris denove al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Mi estas la pordo de la sxafoj. 8 CXiuj, kiuj venis pli frue ol mi, estas sxtelistoj kaj rabistoj; sed la sxafoj ne auxskultis ilin. 9 Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos pasxtajxon. 10 La sxtelisto ne venas, krom por sxteli kaj bucxi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu gxin abunde. 11 Mi estas la bona pasxtisto; la bona pasxtisto demetas sian vivon por la sxafoj. 12 La dungito, kaj tiu, kiu ne estas pasxtisto, kies proprajxo la sxafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la sxafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas; 13 li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la sxafoj. 14 Mi estas la bona pasxtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas 15 tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la sxafoj. 16 Kaj aliajn sxafojn mi havas, kiuj ne estas de cxi tiu gregejo; ilin ankaux mi devas alkonduki, kaj ili auxskultos mian vocxon; kaj estos unu grego, unu pasxtisto. 17 Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi gxin reprenu. 18 Neniu gxin forprenas de mi, sed mi gxin demetas memvole. Mi havas la rajton gxin demeti, kaj mi havas la rajton gxin repreni. CXi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro. 19 Denove farigxis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj. 20 Kaj multaj el ili diris:Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin auxskultas? 21 Aliaj diris:Tiuj ne estas diroj de demonhavanto. CXu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj? 22 Okazis la festo de inauxguro en Jerusalem, kaj estis vintro; 23 kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono. 24 La Judoj do cxirkauxis lin, kaj diris al li:GXis kiam vi tenas en dubo nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni malkasxe. 25 Jesuo respondis al ili:Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi. 26 Sed vi ne kredas, cxar vi ne estas el miaj sxafoj. 27 Miaj sxafoj auxskultas mian vocxon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; 28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. 29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. 30 Mi kaj la Patro estas unu. 31 Tiam la Judoj denove prenis sxtonojn, por sxtonmortigi lin. 32 Jesuo respondis al ili:Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas sxtonmortigi min? 33 La Judoj respondis:Ne pro bona faro ni volas sxtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj cxar vi, estante homo, pretendas esti Dio. 34 Jesuo respondis:CXu ne estas skribite en via legxo:Mi diris:Vi estas dioj? 35 Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita), 36 cxu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon:Vi blasfemas; cxar mi diris:Mi estas Filo de Dio? 37 Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi. 38 Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro. 39 Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano. 40 Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis. 41 Kaj multaj venis al li, kaj diris:Johano ja ne faris signon; sed cxio, kion Johano diris pri cxi tiu, estis vera. 42 Kaj tie multaj kredis al li.

Psalms 84:10

10 CXar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol logxi en tendoj de malvirto.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.