Bible verses about "direction" | Esperanto

Deuteronomy 1:32-33

32 Sed ecx cxe tio vi ne fidas la Eternulon, vian Dion, 33 kiu iras antaux vi sur la vojo, por sercxi por vi lokon, kie vi povus halti tendare, nokte en fajro, por montri al vi la vojon, kiun vi devas iri, kaj tage en nubo.

Job 33:14-15

14 Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas. 15 En songxo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,

Psalms 23:3

3 Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo.

Psalms 94:12-14

12 Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, gxustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian legxon, 13 Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, GXis estos pretigita la foso por la malvirtulo. 14 CXar la Eternulo ne forpusxos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos.

Proverbs 16:9

9 La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon.

Isaiah 43:16-19

16 Tiele diras la Eternulo, kiu faris vojon sur la maro kaj vojeton sur potenca akvo, 17 kiu elirigis cxarojn kaj cxevalojn, militistaron kaj potencon, kiuj cxiuj kune falis kaj ne levigxos, senfajrigxis, estingigxis kiel mecxo: 18 Ne rememoru tion, kio estis antauxlonge, kaj ne meditu pri tio, kio estis en la tempo antikva. 19 Jen Mi faras ion novan, nun gxi elkreskas; cxu vi tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en senakva lando.

Isaiah 48:17-18

17 Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu instruas vin por via utilo, kiu kondukas vin laux la vojo, kiun vi devas iri. 18 Ho, se vi atentus Miajn ordonojn! tiam via paco estus kiel rivero, kaj via justeco kiel la ondoj de la maro;

John 6:35

35 Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.

Proverbs 16:1-2

1 Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango. 2 CXiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn.

Psalms 37:23-24

23 De la Eternulo fortikigxas la pasxoj de virta homo, Kaj lia vojo placxas al Li. 24 Falante, li ne estos forjxetita; CXar la Eternulo subtenos lian manon.

Jeremiah 1:7-8

7 Sed la Eternulo diris al mi:Ne diru, ke vi estas juna; sed cxien, kien Mi sendos vin, iru, kaj cxion, kion Mi ordonos al vi, parolu. 8 Ne timu ilin; cxar Mi estas kun vi, por savi vin, diras la Eternulo.

Isaiah 11:2

2 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo.

Jeremiah 33:3

3 Voku al Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias.

Jeremiah 29:11

11 CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.

Psalms 37:23

23 De la Eternulo fortikigxas la pasxoj de virta homo, Kaj lia vojo placxas al Li.

Psalms 32:8

8 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.

Proverbs 3:5-6

5 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton. 6 Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.