Bible verses about "dinosaurs" | Esperanto

Psalms 104:26

26 Tie iras sxipoj; Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke gxi tie ludu.

Genesis 1:24-31

24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel. 25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero. 27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. 28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero. 29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo. 30 Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel. 31 Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

Job 40:15

15 Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon gxi mangxas, kiel bovo.

Job 41:1-34

1 CXu vi povas eltiri levjatanon per fisxhoko, Aux ligi per sxnuro gxian langon? 2 CXu vi povas trameti kanon tra gxia nazo Kaj trapiki gxian vangon per pikilo? 3 CXu gxi multe petegos vin, Aux parolos al vi flatajxojn? 4 CXu gxi faros interligon kun vi? CXu vi povas preni gxin kiel porcxiaman sklavon? 5 CXu vi amuzigxos kun gxi kiel kun birdo? Aux cxu vi ligos gxin por viaj knabinoj? 6 CXu kamaradoj gxin dishakos, Kaj dividos inter komercistoj? 7 CXu vi povas plenigi per pikiloj gxian hauxton Kaj per fisxistaj hokoj gxian kapon? 8 Metu sur gxin vian manon; Tiam vi bone memoros la batalon, kaj gxin ne plu entreprenos. 9 Vidu, la espero cxiun trompos; Jam ekvidinte gxin, li falos. 10 Neniu estas tiel kuragxa, por inciti gxin; Kiu do povas stari antaux Mi? 11 Kiu antauxe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta cxielo cxio estas Mia. 12 Mi ne silentos pri gxiaj membroj, Pri gxia forto kaj bela staturo. 13 Kiu povas levi gxian veston? Kiu aliros al gxia paro da makzeloj? 14 Kiu povas malfermi la pordon de gxia vizagxo? Teruro cxirkauxas gxiajn dentojn. 15 GXiaj fieraj skvamoj estas kiel sxildoj, Interligitaj per fortika sigelo; 16 Unu kuntusxigxas kun la alia tiel, Ke aero ne povas trairi tra ili; 17 Unu alfortikigxis al la alia, Interkunigxis kaj ne disigxas. 18 GXia terno briligas lumon, Kaj gxiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la cxielrugxo. 19 El gxia busxo eliras torcxoj, Elkuras flamaj fajreroj. 20 El gxiaj nazotruoj eliras fumo, Kiel el bolanta poto aux kaldrono. 21 GXia spiro ekbruligas karbojn, Kaj flamo eliras el gxia busxo. 22 Sur gxia kolo logxas forto, Kaj antaux gxi kuras teruro. 23 La partoj de gxia karno estas firme kunligitaj inter si, Tenas sin fortike sur gxi, kaj ne sxanceligxas. 24 GXia koro estas malmola kiel sxtono, Kaj fortika kiel suba muelsxtono. 25 Kiam gxi sin levas, ektremas fortuloj, Konsternigxas de teruro. 26 Glavo, kiu alproksimigxas al gxi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aux kiraso. 27 Feron gxi rigardas kiel pajlon, Kupron kiel putran lignon. 28 Ne forpelos gxin sago; SXtonoj el sxtonjxetilo farigxas pajleroj antaux gxi. 29 Bastonegon gxi rigardas kiel pajlon, Kaj gxi mokas la sonon de lanco. 30 Sube gxi havas akrajn pecetojn; Kiel drasxrulo gxi kusxas sur la sxlimo. 31 Kiel kaldronon gxi ondigas la profundon; La maron gxi kirlas kiel sxmirajxon. 32 La vojo post gxi lumas; La abismo aperas kiel grizajxo. 33 Ne ekzistas sur la tero io simila al gxi; GXi estas kreita sentima. 34 GXi rigardas malestime cxion altan; GXi estas regxo super cxiuj sovagxaj bestoj.

Isaiah 27:1

1 En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordigxeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbigxantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.

Job 40:15-24

15 Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon gxi mangxas, kiel bovo. 16 Vidu, gxia forto estas en gxiaj lumboj, Kaj gxia fortikeco estas en la muskoloj de gxia ventro. 17 GXi strecxas sian voston kiel cedron, La tendenoj de gxiaj femuroj estas interplektitaj. 18 GXiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj, GXiaj ostoj estas kiel feraj stangoj. 19 GXi estas la komenco de la vojoj de Dio; GXia Kreinto donis al gxi gxian glavon. 20 La montoj alportas al gxi mangxajxon, Kaj cxiuj bestoj de la kampo tie ludas. 21 Sub ombroricxaj arboj gxi kusxas, Sub kovro de kanoj kaj en sxlimo. 22 Ombroricxaj arboj sxirmas gxin per sia ombro, CXirkauxas gxin salikoj apud torentoj. 23 Se la rivero tumultas, gxi ne konfuzigxas; GXi staras trankvile, se ecx Jordan enversxigxus en gxian busxon. 24 CXu iu povas preni gxin antaux gxiaj okuloj, CXu iu povas trabori per sxnuroj gxian nazon?

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.