Bible verses about "cults" | Esperanto

Deuteronomy 17:2-5

2 Se trovigxos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi, viro aux virino, kiu faras malbonon antaux la Eternulo, via Dio, malobeante Lian interligon; 3 kaj li iros kaj servos al aliaj dioj, kaj adorklinigxos antaux ili aux antaux la suno aux antaux la luno aux antaux la tuta armeo de la cxielo, kion mi ne ordonis; 4 kaj estos dirite al vi, kaj vi auxdos kaj bone esploros, kaj montrigxos, ke la afero estas preciza vero, ke tiu abomenajxo estas farita en Izrael: 5 tiam elkonduku tiun viron aux tiun virinon, kiuj faris tiun malbonan aferon, al via pordego, la viron aux la virinon, kaj jxetu sur ilin sxtonojn, ke ili mortu.

2 Chronicles 33:6

6 Li ankaux trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, auxguradis, sorcxadis, starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.

Romans 16:17-18

17 Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kauxzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraux la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili. 18 CXar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.

1 Corinthians 2:14

14 Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; cxar ili estas por li malsagxeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas jugxataj spirite.

1 John 2:18

18 Infanoj, jam estas la lasta horo; kaj kiel vi auxdis, ke antikristo venas, jam levigxis multe da antikristoj; per tio ni scias, ke estas la lasta horo.

John 1:1

1 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.

Romans 8:9-11

9 Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio logxas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia. 10 Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco. 11 Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, logxas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos ecx viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, logxanta en vi.

2 Peter 1:20-21

20 antaux cxio sciante, ke neniu profetajxo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon. 21 CXar neniam profetajxo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio.

Leviticus 20:6

6 Kaj se iu animo sin turnos al magiistoj kaj sorcxistoj, por malcxasti sub ilia gvido, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun animon kaj ekstermos gxin el inter gxia popolo.

Deuteronomy 18:10-12

10 ne devas trovigxi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aux filinon tra fajro, auxguristo, antauxdiristo, magiisto, sorcxisto, 11 nek subjxurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj; 12 cxar abomenajxo por la Eternulo estas cxiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenajxoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaux vi.

Ezekiel 13:17-23

17 Kaj vi, ho filo de homo, direktu vian vizagxon al la filinoj de via popolo, kiuj profetas laux elpenso de sia koro; kaj profetu pri ili, 18 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub cxiujn kubutojn kaj faras kaptukojn por kapoj de cxia alteco, por kapti animojn! kaptante la animojn de Mia popolo, vi volas konservi viajn animojn. 19 Kaj vi malsanktigas Min antaux Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte auxskultas mensogon. 20 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iros kontraux viajn kusenojn, per kiuj vi kaptas tie la animojn flugemajn, Mi elsxiros ilin el viaj brakoj, kaj forliberigos la animojn, kiujn vi allogas, ke ili flugu. 21 Kaj Mi dissxiros viajn kaptukojn, kaj savos Mian popolon el viaj manoj, kaj ili ne plu estos kaptotajxo por viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 22 CXar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon- 23 tial vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antauxdirojn; kaj Mi savos Mian popolon el viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Matthew 7:15-17

15 Gardu vin kontraux la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en sxafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. 16 Per iliaj fruktoj vi konos ilin. CXu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aux el kardoj figojn? 17 Tiel cxiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn.

James 2:19

19 Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaux kredas kaj tremas.

Hebrews 4:12

12 CXar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol cxia glavo dutrancxa, kaj penetranta gxis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro.

Leviticus 19:31

31 Ne turnu vin al magiistoj nek al sorcxistoj, ne provu malpurigxi per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

1 Timothy 4:1

1 Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj,

1 John 4:1

1 Amataj, kredu ne al cxiu spirito, sed provu la spiritojn, cxu ili estas el Dio; cxar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon.

2 Peter 2:1

1 Sed ankaux falsaj profetoj trovigxis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, ecx malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elacxetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon.

2 John 1:7-11

7 CXar multaj delogantoj eliris en la mondon, kiuj ne konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la deloganto kaj la antikristo. 8 Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritajxojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon. 9 CXiu, kiu iras antauxen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon. 10 Se iu al vi venas kaj ne kunportas cxi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton; 11 cxar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.