Bible verses about "crying" | Esperanto

Ecclesiastes 3:8

8 estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.

Isaiah 53:5

5 Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni sanigxis.

Revelation 21:1-27

1 Kaj mi vidis novan cxielon kaj novan teron; cxar la unua cxielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis. 2 Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio, pretigitan kiel fiancxino, ornamita por sia edzo. 3 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio; 4 kaj Li forvisxos cxiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis. 5 Kaj diris la Sidanto sur la trono:Vidu, Mi faras cxion nova. Kaj Li diris:Skribu, cxar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj. 6 Kaj Li diris al mi:CXio farigxis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo. 7 La venkanto heredos cxion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo. 8 Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malcxastuloj kaj sorcxistoj kaj idolanoj kaj cxiuj mensoguloj, ilia lotajxo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto. 9 Kaj venis unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante:Venu cxi tien, mi montros al vi la fiancxinon, la edzinon de la SXafido. 10 Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio, 11 havantan la gloron de Dio; gxia lumo estis simila al sxtono plej altvalora, kvazaux jaspiso kristaleca; 12 kun muro granda kaj alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du angxeloj; kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la Izraelidoj; 13 oriente estis tri pordegoj, kaj norde tri pordegoj, kaj sude tri pordegoj, kaj okcidente tri pordegoj. 14 Kaj la muro de la urbo havis dek du fundamentojn, kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la SXafido. 15 Kaj mia kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon kaj gxiajn pordegojn kaj gxian muron. 16 Kaj la urbo staras kvadrate, kaj gxia longo estas tiom, kiom la largxo; kaj li mezuris la urbon per la vergo, dek du mil stadiojn; gxia longo kaj gxia largxo kaj gxia alto estas egalaj. 17 Kaj li mezuris gxian muron, cent kvardek kvar ulnojn, laux mezuro de homo, tio estas, de angxelo. 18 Kaj la strukturo de gxia muro estis jaspiso; kaj la urbo estis pura oro, simila al pura vitro. 19 La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj sxtonoj cxiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo; 20 la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la nauxa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek- dua, ametisto. 21 Kaj la dek du pordegoj estis dek du perloj, cxiu el la pordegoj estis el unu perlo; kaj la strato de la urbo estis pura oro, kvazaux travidebla vitro. 22 Kaj templon en gxi mi ne vidis; cxar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la SXafido estas gxia templo. 23 Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al gxi; cxar la gloro de Dio lumis al gxi, kaj gxia lampo estas la SXafido. 24 Kaj la nacioj promenos per gxia lumo; kaj la regxoj de la tero alportas en gxin sian gloron. 25 Kaj gxiaj pordegoj tute ne estos fermitaj tage (cxar nokto ne ekzistos tie); 26 kaj ili alportos en gxin la gloron kaj la honoron de la nacioj; 27 kaj tute ne eniros en gxin io malpura, nek faranto de abomenindajxo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la SXafido.

John 20:11

11 Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum sxi ploris, sxi klinigxis, kaj enrigardis en la tombon;

Psalms 56:8

8 Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro.

Luke 7:13

13 Kaj kiam la Sinjoro sxin vidis, li kortusxigxis pri sxi, kaj diris al sxi:Ne ploru.

1 Corinthians 12:26

26 Kaj se unu membro suferas, cxiuj membroj kune suferas; aux se unu membro honorigxas, cxiuj membroj kungxojas.

John 14:1-31

1 Ne maltrankviligxu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaux al mi. 2 CXe la domo de mia Patro estas multe da logxejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. 3 Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaux estu tie, kie mi estas. 4 Kaj kien mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon. 5 Tomaso diris al li:Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon? 6 Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi. 7 Se vi min konus, vi konus ankaux mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis. 8 Filipo diris al li:Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio suficxos. 9 Jesuo diris al li:CXu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaux la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron? 10 CXu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn. 11 Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aux almenaux kredu al mi pro la faroj mem. 12 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas al mi, tiu ankaux faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, cxar mi iras al la Patro. 13 Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo. 14 Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros. 15 Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn. 16 Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por cxiam; 17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, cxar gxi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, cxar li restadas kun vi kaj estos en vi. 18 Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi. 19 Ankoraux iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; cxar mi vivas, tial vi ankaux vivos. 20 En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi. 21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li. 22 Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo? 23 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li. 24 Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi auxdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis. 25 Tion mi parolis al vi, dum mi cxe vi restas. 26 Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri cxio, kaj vin rememorigos pri cxio, kion mi diris al vi. 27 Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviligxu via koro, nek senkuragxigxu. 28 Vi auxdis, ke mi diris al vi:Mi foriras, kaj mi revenas al vi. Se vi min amus, vi gxojus pro tio, ke mi iras al la Patro, cxar la Patro estas pli granda ol mi. 29 Kaj nun mi diris al vi, antaux ol gxi okazos, por ke vi kredu, kiam gxi okazos. 30 De nun mi jam ne multe parolos kun vi; cxar la estro de la mondo venas; kaj li havas nenion en mi; 31 sed por ke la mondo sciu, ke mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel mi faras. Levigxu; ni foriru de cxi tie.

John 11:35

35 Jesuo larmis.

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Revelation 21:4

4 kaj Li forvisxos cxiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.