Bible verses about "cruelty" | Esperanto

Jeremiah 50:42

42 Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia vocxo bruas kiel maro; sur cxevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraux vin, ho filino de Babel.

Matthew 10:28

28 Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.

Mark 7:21-22

21 CXar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malcxastajxoj, 22 sxteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindajxoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsagxeco;

Luke 12:4

4 Kaj mi diras al vi, miaj amikoj:Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu.

Proverbs 11:29

29 Kiu detruas sian domon, tiu heredos venton; Kaj malsagxulo estas sklavo de sagxulo.

Proverbs 11:17

17 Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon.

Proverbs 21:13

13 Se iu sxtopas sian orelon kontraux kriado de malricxulo, Li ankaux vokos kaj ne estos auxskultata.

Proverbs 12:10

10 Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.

James 4:1-17

1 De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? cxu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj? 2 Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, cxar vi ne petas. 3 Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj. 4 Vi adultulinoj, cxu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? CXiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, farigxas malamiko de Dio. 5 Aux cxu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? CXu la spirito, kiun Li logxigis en ni, deziregas envieme? 6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite:Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon. 7 Submetigxu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi. 8 Alproksimigxu al Dio, kaj Li alproksimigxos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj cxastigu la korojn, vi duoblanimuloj. 9 Mizeru kaj malgxoju kaj ploru; via ridado turnigxu en ploron, kaj via gxojo en malgxojon. 10 Humiligxu antaux la Sinjoro, kaj Li vin altigos. 11 Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aux jugxas sian fraton, tiu kalumnias la legxon kaj jugxas la legxon; sed se vi jugxas la legxon, vi jam estas ne plenumanto de la legxo, sed jugxanto. 12 Unu estas la legxdonisto kaj jugxisto, Tiu, kiu povas savi aux pereigi; kiu vi estas, jugxanta vian proksimulon? 13 Atentu nun vi, kiuj diras:Hodiaux aux morgaux ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos; 14 kvankam vi ne scias, kio morgaux okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas. 15 Anstataux diri:Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros cxi tion aux tion. 16 Sed nun vi fieras pri viaj memfidajxoj; cxiu tia singratulado estas malbona. 17 Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, cxe tiu estas peko.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.