Bible verses about "counsel" | Esperanto

1 Kings 12:6-19

6 Kaj la regxo Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al cxi tiu popolo? 7 Kaj ili diris al li jene:Se hodiaux vi estos servanto al cxi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam. 8 Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li, kaj li konsiligxis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaux li. 9 Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin? 10 Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al cxi tiu popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro; 11 tial se mia patro sxargxis vin per peza jugo, mi ankoraux plipezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 12 Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Rehxabeam en la tria tago, kiel la regxo ordonis, dirante:Revenu al mi en la tria tago. 13 Kaj la regxo respondis al la popolo malafable, kaj ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis; 14 kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 15 Kaj la regxo ne auxskultis la popolon; cxar estis destinite de la Eternulo, por ke plenumigxu Lia vorto, kiun la Eternulo diris per Ahxija, la SXiloano, al Jerobeam, filo de Nebat. 16 Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj. 17 Sed super la Izraelidoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, regxis Rehxabeam. 18 Kaj la regxo Rehxabeam sendis Adoramon, la estron super la impostoj; sed cxiuj Izraelidoj jxetis sur lin sxtonojn, kaj li mortis. Kaj la regxo Rehxabeam rapide sidigxis en cxaro, por forkuri en Jerusalemon. 19 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.

Proverbs 16:1-33

1 Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango. 2 CXiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn. 3 Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte. 4 CXiu faro de la Eternulo havas sian celon; Ecx malvirtulo estas farita por tago de malbono. 5 CXiu malhumilulo estas abomenajxo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita. 6 Per bono kaj vero pardonigxas peko; Kaj per timo antaux la Eternulo oni evitas malbonon. 7 Kiam al la Eternulo placxas la vojoj de homo, Li ecx liajn malamikojn pacigas kun li. 8 Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta. 9 La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon. 10 Sorcxo estas sur la lipoj de regxo; Lia busxo ne peku cxe la jugxo. 11 GXusta pesilo kaj gxustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; CXiuj pezilsxtonoj en la sako estas Lia faro. 12 Abomenajxo por regxoj estas fari maljustajxon; CXar per justeco staras fortike la trono. 13 Al la regxoj placxas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron. 14 Kolero de regxo estas kuriero de morto; Sed homo sagxa igas gxin pardoni. 15 Luma vizagxo de regxo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo. 16 Akiro de sagxeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol argxento. 17 La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon. 18 Antaux la pereo iras fiereco; Kaj antaux la falo iras malhumileco. 19 Pli bone estas esti humila kun malricxuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj. 20 Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas felicxa. 21 Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata sagxulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon. 22 Sagxo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsagxuloj estas malsagxeco. 23 La koro de sagxulo prudentigas lian busxon, Kaj en lia busxo plivalorigxas la instruo. 24 Agrabla parolo estas fresxa mielo, Dolcxa por la animo kaj saniga por la ostoj. 25 Iufoje vojo sxajnas gxusta al homo, Kaj tamen gxia fino kondukas al la morto. 26 Kiu laboras, tiu laboras por si mem; CXar lin devigas lia busxo. 27 Malbona homo kauxzas malbonon; Kaj sur liaj lipoj estas kvazaux brulanta fajro. 28 Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn. 29 Rabemulo forlogas sian proksimulon Kaj kondukas lin sur vojo malbona. 30 Kiu faras signojn per la okuloj, tiu intencas malicon; Kiu faras signojn per la lipoj, tiu plenumas malbonon. 31 Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco gxi estas trovata. 32 Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo. 33 Sur la baskon oni jxetas loton; Sed gxia tuta decido estas de la Eternulo.

Proverbs 12:15

15 La vojo de malsagxulo estas gxusta en liaj okuloj; Sed sagxulo auxskultas konsilon.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.