16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.
Bible verses about "confirmation" | Esperanto
John 3:16
John 20:31
31 sed cxi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo.
Proverbs 30:5
5 CXiu diro de Dio estas pura; Li estas sxildo por tiuj, kiuj Lin fidas.
Acts 2:1-4
1 Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili cxiuj estis unuanime en unu loko.
2 Kaj subite venis el la cxielo sono kvazaux blovego de forta vento, kaj gxi plenigis la tutan domon, kie ili sidis.
3 Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaux el fajro, kaj sidigxis sur cxiun el ili.
4 Kaj cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.
Ephesians 1:13
13 en kiu vi ankaux esperas, auxdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaux kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso,
Galatians 5:22
22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,
Acts 8:14-17
14 Kaj la apostoloj en Jerusalem, auxdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon;
15 kiuj, alveninte, pregxis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton,
16 cxar ankoraux sur neniun el ili li falis; ili nur baptigxis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.
17 Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton.
2 Timothy 1:6
6 Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj.
John 20:22
22 Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris:Ricevu la Sanktan Spiriton: