19 Miajn legxojn observu. Vian bruton ne parigu miksospece, vian kampon ne prisemu miksospece, kaj veston miksospecan el lano kaj lino ne surmetu sur vin.
Bible verses about "clothing" | Esperanto
Leviticus 19:19
Nehemiah 9:21
21 Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentauxgigxis, kaj iliaj piedoj ne sxvelis.
Psalms 104:2
2 Vi, kiu estas cxirkauxkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la cxielon kiel tapisxon;
Matthew 6:28-30
28 Kaj kial vi zorgas pri vestajxo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas;
29 tamen mi diras al vi, ke ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el cxi tiuj.
30 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu ekzistas hodiaux, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?
Romans 8:5
5 CXar kiuj estas laux la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laux la spirito, pri la aferoj de la spirito.
Colossians 3:12-13
Romans 12:1-2
1 Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo.
2 Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.
1 Peter 3:3
3 Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aux la surmetado de vestoj;
Deuteronomy 22:11
11 Ne surmetu sur vin miksospecan veston el lano kaj lino kune.
Matthew 6:25-34
25 Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu, aux kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. CXu la vivo ne estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo?
26 Rigardu la birdojn de la cxielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro cxiela ilin nutras. CXu vi ne multe pli valoras ol ili?
27 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
28 Kaj kial vi zorgas pri vestajxo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas;
29 tamen mi diras al vi, ke ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el cxi tiuj.
30 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu ekzistas hodiaux, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?
31 Tial ne zorgu, dirante:Kion ni mangxu? aux:Kion ni trinku? aux:Kion ni surmetu?
32 CXar pri cxio tio sercxas la nacianoj; cxar via Patro cxiela scias, ke vi bezonas cxion tion.
33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.
34 Tial ne zorgu pri la morgauxa tago, cxar la morgauxa tago zorgos pri si mem. Suficxa por la tago estas gxia propra malbono.
1 Corinthians 11:6-10
6 CXar se virino ne estas vualita, sxi ankaux tondigxu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aux razitaj, sxi estu vualita.
7 CXar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro.
8 CXar viro ne estas el virino, sed virino el viro;
9 cxar ankaux viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro;
10 pro tio virino devas havi sur la kapo signon de auxtoritato, pro la angxeloj.
1 Peter 3:1-5
1 Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, ecx se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj,
2 rigardante vian konduton kun timo cxastan.
3 Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aux la surmetado de vestoj;
4 sed la kasxita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaux Dio.
5 CXar tiel same ankaux, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj;
Ephesians 4:22-24
Matthew 6:31-33
Isaiah 61:10
10 Mi forte gxojas pri la Eternulo, mia animo gxojas pri mia Dio; cxar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fiancxon, kiu sin ornamas per belajxo, kaj kiel fiancxinon, kiu metas sur sin siajn ornamajxojn.
Luke 12:33-34
1 Timothy 2:9-10
1 Timothy 2:9
9 Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektajxoj, aux oro, aux perloj, aux multekostaj vestoj;
Deuteronomy 22:5
5 Ne devas esti apartenajxo de viro sur virino, kaj viro ne surmetu sur sin veston de virino; cxar abomenajxo por la Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu faras tion.