Bible verses about "chores" | Esperanto

Luke 16:10

10 Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaux en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaux maljusta en multo.

Proverbs 31:10-31

10 Se iu trovis kapablan edzinon, SXia valoro estas pli granda ol perloj. 11 Fidas sxin la koro de sxia edzo, Kaj havo ne mankos. 12 SXi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la dauxro de sxia tuta vivo. 13 SXi sercxas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj. 14 SXi estas kiel sxipo de komercisto; De malproksime sxi alportas sian panon. 15 SXi levigxas, kiam estas ankoraux nokto, Kaj sxi disdonas mangxon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj; 16 SXi pensas pri kampo, kaj acxetas gxin; Per la enspezoj de sia mano sxi plantas vinbergxardenon. 17 SXi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn. 18 SXi komprenas, ke sxia komercado estas bona; SXia lumilo ne estingigxas en la nokto. 19 SXi etendas sian manon al la sxpinilo, Kaj sxiaj fingroj tenas la sxpinturnilon. 20 SXi malfermas sian manon al la malricxulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo. 21 SXi ne timas la negxon por sia domo, CXar sxia tuta domanaro estas vestita per rugxa teksajxo. 22 SXi faras al si kovrojn; Delikata tolo kaj purpuro estas sxiaj vestoj. 23 SXia edzo estas konata cxe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando. 24 SXi faras teksajxon kaj vendas, Kaj zonojn sxi donas al la komercisto. 25 Fortika kaj bela estas sxia vesto, Kaj sxi ridas pri la venonta tago. 26 Sian busxon sxi malfermas kun sagxo; Bonkora instruo estas sur sxia lango. 27 SXi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj sxi ne mangxas panon en senlaboreco. 28 Levigxas sxiaj filoj kaj sxin gratulas; SXia edzo sxin lauxdegas, dirante: 29 Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas cxiujn. 30 CXarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantajxo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata. 31 Donu al sxi laux la fruktoj de sxiaj manoj; Kaj sxiaj faroj sxin gloros cxe la pordegoj.

Galatians 6:5

5 CXar cxiu devas subteni sian propran portajxon.

1 Corinthians 3:8

8 Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed cxiu ricevos sian propran rekompencon laux sia laboro.

1 Corinthians 14:40

40 Sed cxio farigxu konvene kaj lauxorde.

Philippians 4:13

13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

Exodus 20:12

12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

Proverbs 22:6

6 Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj ecx maljunigxinte li ne deklinigxos de gxi.

Colossians 3:20

20 Infanoj, obeu viajn gepatrojn en cxio, cxar tio placxas al la Sinjoro.

Ephesians 6:1-3

1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas. 2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (gxi estas la unua ordono kun promeso), 3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero.

Philippians 2:14-15

14 CXion faru sen murmuroj kaj disputoj, 15 por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriprocxindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo,

Proverbs 25:12-13

12 Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas sagxa admonanto por auxskultanta orelo. 13 Kiel malvarmo de negxo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.