Bible verses about "caring" | Esperanto

Matthew 6:14-15

14 CXar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro cxiela ankaux pardonos al vi. 15 Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaux ne pardonos viajn kulpojn.

John 3:16

16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

Ephesians 5:1

1 Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj;

1 Peter 5:7

7 surjxetante sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgas pri vi.

Galatians 5:14

14 CXar la tuta legxo estas plenumata en unu diro, jene:Amu vian proksimulon kiel vin mem.

Matthew 25:31-46

31 Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj cxiuj angxeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; 32 kaj antaux li kolektigxos cxiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel pasxtisto apartigas la sxafojn for de la kaproj; 33 kaj li starigos la sxafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. 34 Tiam diros la Regxo al tiuj, kiuj staras dekstre de li:Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; 35 cxar mi malsatis, kaj vi donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; 36 nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. 37 Tiam respondos al li la justuloj, dirante:Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aux soifanta, kaj trinkigis vin? 38 Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aux nuda, kaj vin vestis? 39 Kaj kiam ni vidis vin malsana aux en malliberejo, kaj venis al vi? 40 Kaj la Regxo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el cxi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. 41 Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre:For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj angxeloj; 42 cxar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; 43 mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min. 44 Tiam ili ankaux respondos, dirante:Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aux soifanta, aux fremda, aux nuda, aux malsana, aux en malliberejo, kaj ne servis al vi? 45 Tiam li respondos al ili, dirante:Vere mi diras al vi:Kiom vi ne faris al unu el cxi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi. 46 Kaj cxi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.

Luke 6:31

31 Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaux al ili tiel same.

Colossians 3:23

23 kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,

1 Corinthians 13:1-2

1 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj angxeloj, sed ne havus amon, mi farigxus sonanta kupro aux tintanta cimbalo. 2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus cxiujn misterojn kaj cxian scion; kaj se mi havus cxian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.

1 Timothy 5:8

8 Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.

James 2:14-17

14 Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? cxu tiu fido povas lin savi? 15 Se frato aux fratino estas nuda kaj sen cxiutaga mangxo, 16 kaj iu el vi diras al ili:Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito? 17 Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.

Philippians 2:4

4 ne atentu cxiu siajn proprajn aferojn, sed cxiu ankaux la aferojn de aliaj.

Galatians 6:10

10 Tial laux nia oportuna tempo ni bonfaradu al cxiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.

John 13:34-35

34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaux amu unu alian. 35 Per tio cxiuj homoj scios, ke vi estas miaj discxiploj, se vi havos amon unu al alia.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.