Bible verses about "bravery" | Esperanto

Philippians 1:28

28 kaj neniel timigitaj de la kontrauxuloj:kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via savigxo;

Joshua 1:9

9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

Deuteronomy 31:6

6 Estu fortaj kaj kuragxaj, ne timu kaj ne tremu antaux ili; cxar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

1 Chronicles 28:20

20 Kaj David diris al sia filo Salomono:Estu forta kaj kuragxa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; cxar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, gxis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo.

1 Corinthians 16:13

13 Viglu, staru firme en la fido, virigxu, fortigxu.

2 Timothy 1:7

7 CXar Dio donis al ni spiriton ne de malkuragxeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.