Bible verses about "boastfulness" | Esperanto

Proverbs 12:16

16 Malsagxulo tuj montras sian koleron; Sed sagxulo ignoras ofendon.

Ephesians 4:32

32 kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaux Dio en Kristo pardonis al vi.

James 1:26

26 Se iu sxajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.

James 4:6

6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite:Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon.

Proverbs 26:12

12 CXu vi vidas homon, kiu estas sagxa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsagxulo ol por li.

Matthew 6:1-7

1 Gardu vin, ke vi ne faru vian justajxon antaux homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon cxe via Patro, kiu estas en la cxielo. 2 Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaux vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron cxe homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon. 3 Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra; 4 por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. 5 Kaj kiam vi pregxas, ne estu kiel la hipokrituloj; cxar ili amas pregxi, starante en la sinagogoj kaj cxe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon. 6 Sed vi, kiam vi pregxas, eniru en vian cxambreton, kaj sxlosinte vian pordon, pregxu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. 7 Kaj dum via pregxado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; cxar ili supozas, ke ili estos auxskultitaj pro sia multvorteco.

Matthew 6:1-2

1 Gardu vin, ke vi ne faru vian justajxon antaux homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon cxe via Patro, kiu estas en la cxielo. 2 Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaux vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron cxe homoj. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.