Bible verses about "armageddon" | Esperanto

Isaiah 13:6

6 GXemu, cxar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo gxi venos de la Plejpotenculo.

Zechariah 14:1-21

1 Jen de la Eternulo venos tago, kiam oni dividos vian havajxon meze de vi. 2 Mi kolektos cxiujn naciojn milite kontraux Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la urbo. 3 Sed la Eternulo eliros kaj militos kontraux tiuj nacioj, kiel iam Li militis en tago de batalo. 4 Liaj piedoj en tiu tempo starigxos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaux Jerusalem oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendigxos en la mezo en du partojn, de oriento gxis okcidento, tiel, ke farigxos tre granda valo, unu duono de la monto forsxovigxos norden kaj la dua duono suden. 5 Kaj vi kuros en la valo inter Miaj montoj, cxar la intermonta valo atingos gxis Acel; vi kuros, kiel vi kuris de la tertremo en la tempo de Uzija, regxo de Judujo; tiam venos la Eternulo, mia Dio, kune kun cxiuj sanktuloj. 6 En tiu tago ne estos lumo, sed estos malvarmo kaj densa nebulo. 7 Kaj tio estos tago sola, konata nur de la Eternulo, nek tago nek nokto; nur vespere montrigxos lumo. 8 En tiu tago ekfluos viviga akvo el Jerusalem, duono de gxi al la maro orienta kaj duono al la maro okcidenta; gxi fluados en somero kaj en vintro. 9 Kaj la Eternulo estos Regxo super la tuta tero; en tiu tempo la Eternulo estos sola, kaj Lia nomo estos sola. 10 La tuta lando farigxos ebenajxo, de Geba gxis Rimon, sude de Jerusalem; cxi tiu altigxos kaj staros sur sia loko, de la Pordego de Benjamen gxis la loko de la unua pordego, gxis la Pordego Angula, kaj de la turo de HXananel gxis la regxaj vinpremejoj. 11 Kaj oni logxos en gxi, kaj anatemo ne plu ekzistos; kaj Jerusalem estos ekster cxia dangxero. 12 Kaj tia estos la plago, per kiu la Eternulo frapos cxiujn popolojn, kiuj batalis kontraux Jerusalem:ilia karno putros, kiam ili staros ankoraux sur siaj piedoj, iliaj okuloj putros en siaj kavoj, kaj ilia lango putros en ilia busxo. 13 En tiu tempo estos inter ili granda tumulto, venanta de la Eternulo, kaj cxiu kaptos la manon de sia proksimulo, kaj levigxos lia mano kontraux lian proksimulon. 14 Ecx Judujo militos kontraux Jerusalem, kaj oni kolektos la havajxon de cxiuj nacioj cxirkauxe, tre multe da oro, argxento, kaj vestoj. 15 Tia sama plago estos sur la cxevaloj, muloj, kameloj, azenoj, kaj sur cxiuj brutoj, kiuj estos en tiuj tendaroj. 16 CXiuj restintoj el cxiuj nacioj, kiuj venis kontraux Jerusalemon, venados cxiujare, por adorklinigxi antaux la Regxo, la Eternulo Cebaot, kaj por festi la feston de lauxboj. 17 Se iu el la gentoj de la tero ne iros en Jerusalemon, por adorklinigxi antaux la Regxo, la Eternulo Cebaot, tiam ili ne havos pluvon super si. 18 Se la gento Egipta, kiu ne havas pluvon, ne iros kaj ne venos, trafos ilin la plago, per kiu la Eternulo frapos tiujn naciojn, kiuj ne venos, por festi la feston de lauxboj. 19 Tio estos puno de Egiptujo, kaj puno de cxiuj nacioj, se ili ne iros, por festi la feston de lauxboj. 20 En tiu tempo sur la tintiloj de la cxevaloj estos skribite:SANKTA AL LA ETERNULO; kaj la kaldronoj en la domo de la Eternulo estos kiel la kalikoj antaux la altaro. 21 Kaj cxiuj kaldronoj en Jerusalem kaj en Judujo estos sanktaj al la Eternulo Cebaot; kaj cxiuj oferontoj venos kaj prenos el ili kaj kuiros en ili; kaj ne plu estos komercisto en la domo de la Eternulo Cebaot en tiu tempo.

Joel 3:12-14

12 La popoloj levigxu kaj iru en la valon de Jehosxafat; cxar tie Mi sidigxos, por jugxi cxiujn naciojn de cxiuj flankoj. 13 Svingu la rikoltilon, cxar la rikoltajxo estas matura; venu malsupren, cxar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj troplenigxis; cxar granda estas ilia malboneco. 14 Amasoj post amasoj kolektigxas en la valo de la jugxo, cxar alproksimigxas la tago de la Eternulo en la valo de la jugxo.

Luke 21:25

25 Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la mugxado de la maro kaj la ondegoj;

Revelation 17:1-18

1 Kaj unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis kun mi, dirante:Venu cxi tien, mi montros al vi la jugxon de la granda malcxastistino, kiu sidas sur multaj akvoj; 2 kun kiu la regxoj de la tero malcxastis, kaj la logxantoj sur la tero ebriigxis per la vino de sxia malcxasteco. 3 Kaj li forportis min en la Spirito en dezerton; kaj mi vidis virinon, sidantan sur skarlata besto, plena de nomoj de blasfemo, havanta sep kapojn kaj dek kornojn. 4 Kaj la virino estis vestita per purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj, kaj havis en sia mano oran pokalon, plenan de abomenindajxoj kaj la malpurajxoj de sxia malcxasteco, 5 kaj sur sia frunto nomon skribitan:MISTERO, BABEL LA GRANDA, LA PATRINO DE LA MALCXASTISTINOJ KAJ DE LA ABOMENINDAJXOJ DE LA TERO. 6 Kaj mi vidis la virinon ebria de la sango de la sanktuloj, kaj de la sango de la martiroj de Jesuo. Kaj vidinte sxin, mi miris per granda miro. 7 Kaj la angxelo diris al mi:Kial vi miris? mi diros al vi la misteron de la virino, kaj de la besto, kiu portas sxin kaj kiu havas la sep kapojn kaj la dek kornojn. 8 La besto, kiun vi vidis, ekzistis, sed ne ekzistas, kaj venos supren el la abismo kaj iros en pereon. Kaj la logxantoj sur la tero, kies nomoj ne estas skribitaj en la libro de vivo jam de la fondo de la mondo, miros, kiam ili vidos la beston, ke gxi ekzistis kaj ne ekzistas, sed venos. 9 CXi tie estas la signifo, kiu havas sagxecon:la sep kapoj estas sep montoj, sur kiuj sidas la virino; 10 kaj ili estas sep regxoj; la kvin jam falis, la unu estas, la alia ankoraux ne venis; kaj kiam li venos, li devos resti kelkan tempon. 11 Kaj la besto, kiu ekzistis kaj ne ekzistas, estas ankaux oka, kaj estas el la sep; kaj gxi iras en pereon. 12 Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, estas dek regxoj, kiuj ankoraux ne ricevis regnon; sed ili ricevas auxtoritaton kiel regxoj, kun la besto, por unu horo. 13 Tiuj havas unu intencon, kaj ili donas sian potencon kaj auxtoritaton al la besto. 14 Tiuj militos kontraux la SXafido, kaj la SXafido venkos ilin, cxar li estas Sinjoro de sinjoroj, kaj Regxo de regxoj; kaj venkos tiuj, kiuj estas kun li, vokitaj kaj elektitaj kaj fidelaj. 15 Kaj li diris al mi:La akvoj, kiujn vi vidis, kie sidas la malcxastistino, estas popoloj kaj homamasoj kaj nacioj kaj lingvoj. 16 Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, kaj la besto, malamos la malcxastistinon, kaj faros sxin izolita kaj nuda, kaj mangxos sxian karnon, kaj forbruligos sxin per fajro. 17 CXar Dio enmetis en ilian koron efektivigi Lian intencon, kaj efektivigi unu intencon, kaj doni sian regnon al la besto, gxis la vortoj de Dio plenumigxos. 18 Kaj la virino, kiun vi vidis, estas la granda urbo, kiu havas regxecon super la regxoj de la tero.

Revelation 19:11-21

11 Kaj mi vidis la cxielon malfermitan; kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li jugxas kaj militas. 12 Kaj liaj okuloj estas fajra flamo, kaj sur lia kapo estas multaj diademoj; kaj li havas nomon skribitan, kiun konas neniu krom li mem. 13 Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas:La Vorto de Dio. 14 Kaj la armeoj en la cxielo sekvis lin sur blankaj cxevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura. 15 Kaj el lia busxo eliras akra glavo, por ke li per gxi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio, la Plejpotenca. 16 Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan:REGXO DE REGXOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ. 17 Kaj mi vidis unu angxelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda vocxo, dirante al cxiuj birdoj, kiuj flugas en meza cxielo:Venu, kolektigxu al la granda festeno de Dio; 18 por ke vi mangxu karnon de regxoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de cxevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de cxiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj. 19 Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo. 20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro; 21 kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la cxevalo, la glavo, kiu eliris el lia busxo; kaj cxiuj birdoj satigxis per ilia karno.

Revelation 11:15

15 Kaj la sepa angxelo trumpetis; kaj farigxis grandaj vocxoj en la cxielo, dirante:La regno de la mondo farigxis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li regxos por cxiam kaj eterne.

Revelation 12:9

9 Kaj jxetigxis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; gxi jxetigxis sur la teron, kaj gxiaj angxeloj jxetigxis kun gxi.

Revelation 19:19-21

19 Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo. 20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro; 21 kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la cxevalo, la glavo, kiu eliris el lia busxo; kaj cxiuj birdoj satigxis per ilia karno.

Revelation 14:14-20

14 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka nubo, kaj sur la nubo sidanto, simila al la Filo de homo, havanta sur sia kapo oran kronon, kaj en sia mano akran rikoltilon. 15 Kaj alia angxelo eliris el la templo, kriante per granda vocxo al la sidanta sur la nubo:Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; cxar venis la horo por rikolti, cxar la rikolto de la tero tromaturigxis. 16 Kaj la sidanta sur la nubo jxetis sian rikoltilon sur la teron; kaj la tero rikoltigxis. 17 Kaj alia angxelo eliris el la encxiela templo, ankaux havante akran rikoltilon. 18 Kaj alia angxelo eliris el la altaro, havante auxtoritaton super la fajro; kaj li kriis per granda vocxo al la portanto de la akra rikoltilo, dirante:Sendu vian akran rikoltilon, kaj detrancxu la vinberarojn de la vinberarbo de la tero; cxar tute maturigxis gxiaj vinberoj. 19 Kaj la angxelo jxetis sian rikoltilon en la teron kaj detrancxis la vinberarbon de la tero kaj jxetis gxin en la grandan vinpremilon de la kolero de Dio. 20 Kaj la vinpremilo estis tretita ekster la urbo, kaj eliris sango el la vinpremilo, gxis la bridoj de la cxevaloj, en la spaco de mil sescent stadioj.

Isaiah 13:9

9 Jen venis la tago de la Eternulo, kruela kaj kolera kaj furioza, por fari la landon dezerto kaj ekstermi el gxi gxiajn pekulojn.

Matthew 24:21

21 cxar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo gxis nun, nek iam estos.

Revelation 16:14

14 cxar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la regxoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca.

Revelation 16:16

16 Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har- Magedon.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.