30 Ne malpacu kun iu senkauxze, Se li ne faris al vi malbonon.
Bible verses about "arguing" | Esperanto
Proverbs 3:30
Proverbs 18:1-2
Proverbs 26:4
4 Ne respondu al malsagxulo laux lia malsagxeco, Por ke vi mem ne farigxu egala al li.
Proverbs 23:9
9 En la orelojn de malsagxulo ne parolu; CXar li malsxatos la sagxecon de viaj vortoj.
Proverbs 29:11
11 Sian tutan koleron aperigas malsagxulo; Sed sagxulo gxin retenas.
James 3:17
17 Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco.
Galatians 5:22-23
1 Peter 2:21
21 CXar al cxi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaux suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn;
Romans 14:19
19 Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo.
1 Corinthians 13:1-13
1 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj angxeloj, sed ne havus amon, mi farigxus sonanta kupro aux tintanta cimbalo.
2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus cxiujn misterojn kaj cxian scion; kaj se mi havus cxian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.
3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.
4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne sxveligas sin,
5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne kolerigxas, ne pripensas malbonon,
6 ne gxojas pri maljusteco, sed kungxojas kun vereco;
7 cxion toleras, cxion kredas, cxion esperas, cxion eltenas.
8 Amo neniam pereas; sed, cxu estas profetadoj, ili neniigxos; cxu lingvoj, ili cxesigxos; cxu estas scio, gxi neniigxos.
9 CXar ni scias lauxparte, kaj ni profetadas lauxparte;
10 sed kiam venos perfektajxo, tiam neniigxos tio, kio estas lauxparta.
11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun farigxinte plenagxulo, mi jam forigis la infanajxojn.
12 CXar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.
13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.
Romans 12:19
19 Ne vengxu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; cxar estas skribite:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos, diras la Sinjoro.
Titus 3:1-2
Philippians 2:14
14 CXion faru sen murmuroj kaj disputoj,
Proverbs 15:1
1 Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron.
2 Timothy 2:24
24 Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al cxiuj, instruema, tolerema,