Zechariah 3:4 Cross References - Esperanto

4 CXi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaux li:Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris:Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn.

2 Samuel 12:13

13 Tiam David diris al Natan:Mi pekis antaux la Eternulo. Kaj Natan diris al David:La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;

1 Kings 22:19

19 Sed Mihxaja diris:Tial auxskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la cxielo staris antaux Li dekstre kaj maldekstre de Li.

Psalms 32:1-2

1 Instruo de David. Felicxa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita. 2 Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon Kaj en kies spirito estas nenia malvero.

Psalms 51:9

9 Kasxu Vian vizagxon de miaj pekoj, Kaj cxiujn miajn krimojn elstreku.

Isaiah 6:2-3

2 Serafoj staris supre de Li; cxiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizagxon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis. 3 Kaj unu vokadis al alia, kaj diris:Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.

Isaiah 6:5-7

5 Kaj mi diris:Ve al mi! cxar mi pereis; cxar mi estas homo kun malpura busxo, kaj mi logxas inter popolo malpurbusxa, kaj la Regxon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj. 6 Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro, 7 kaj li ektusxis mian busxon, kaj diris:Jen cxi tio ektusxis vian busxon, kaj forigxis via malpieco, kaj via peko estas pardonita.

Isaiah 43:25

25 Mi, Mi forvisxas viajn krimojn pro Mi mem, kaj viajn pekojn Mi ne rememoros.

Isaiah 52:1

1 Vekigxu, vekigxu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo; cxar ne plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo.

Isaiah 61:3

3 por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataux cindro, oleon de gxojo anstataux funebro, veston de gloro anstataux spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantajxo de la Eternulo por Lia gloro.

Isaiah 61:10

10 Mi forte gxojas pri la Eternulo, mia animo gxojas pri mia Dio; cxar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fiancxon, kiu sin ornamas per belajxo, kaj kiel fiancxinon, kiu metas sur sin siajn ornamajxojn.

Ezekiel 36:25

25 Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi purigxos de cxiuj viaj malpurajxoj, kaj de cxiuj viaj idoloj Mi purigos vin.

Micah 7:18

18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari?

Zechariah 3:1

1 Li montris al mi la cxefpastron Josuo, kiu staris antaux la angxelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontrauxagi al li.

Zechariah 3:7

7 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Se vi irados laux Miaj vojoj kaj plenumados la servadon al Mi, tiam vi regados en Mia domo kaj administrados en Miaj kortoj, kaj Mi donos al vi akompanantojn el tiuj, kiuj staras cxi tie.

Zechariah 3:9

9 CXar vidu la sxtonon, kiun Mi metis antaux Josuon:sur cxi tiu sola sxtono estas sep okuloj; jen Mi gravuros sur gxi signojn, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forigos la pekon de cxi tiu lando en unu tago.

Luke 1:19

19 Kaj la angxelo responde diris al li:Mi estas Gabriel, kiu staras antaux Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon.

Luke 15:22

22 Kaj diris la patro al siaj servistoj:Alportu rapide la cxefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj sxuojn sur liajn piedojn;

John 1:29

29 La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la SXafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!

Romans 3:22

22 nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por cxiuj kredantoj, cxar ne ekzistas diferencigo;

Romans 6:23

23 CXar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

1 Corinthians 6:11

11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

2 Corinthians 5:21

21 Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni farigxu justeco de Dio en li.

Galatians 3:27-28

27 CXar cxiuj el vi, kiuj al Kristo baptigxis, surmetis al si Kriston. 28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj estas unu en Kristo Jesuo.

Philippians 3:7-9

7 Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. 8 Kaj efektive mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, 9 kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon; 10 kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laux la bildo de Tiu, kiu lin kreis;

Hebrews 8:12

12 CXar Mi pardonos iliajn kulpojn, Kaj iliajn pekojn kaj malbonajxojn Mi ne plu rememoros.

Revelation 5:11

11 Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis vocxon de multaj angxeloj, ronde cxirkaux la trono kaj la kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj;

Revelation 7:14

14 Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:CXi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la SXafido.

Revelation 19:7-8

7 Ni gxoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; cxar venis la edzigxo de la SXafido, kaj lia edzino sin pretigis. 8 Kaj estis donite al sxi, ke sxi sin vestu per bisino luma kaj pura; cxar la bisino estas la justajxoj de la sanktuloj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.