Song of Songs 4:10 Cross References - Esperanto

10 Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fiancxino! Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! Kaj la bonodoro de viaj parfumajxoj estas pli bona, ol cxiaj aromajxoj!

Song of Songs 1:2-4

2 Ho, li kisu min per kisoj de sia busxo! CXar via amo estas pli bona, ol vino. 3 Ho, kiel bonodoras viaj aromajxoj! Via nomo similas al elversxita oleo; Tial la frauxlinoj amas vin. 4 Altiru min; ni postkuros vin. La regxo envenigu min en siajn cxambrojn; Ho, ni gxojos kaj gajigxos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.

Song of Songs 1:12

12 Dum la regxo sidas cxe la festotablo, Mia nardo bonodoras.

Song of Songs 3:6

6 Kiu estas sxi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo Parfumita per mirho kaj olibano, Per cxiaj pudroj de la parfumisto?

Song of Songs 5:5

5 Mi levigxis, por malfermi al mia amato; Kaj de miaj manoj gutis mirho, Kaj miaj fingroj estis malsekaj de mirha fluidajxo, Sur la riglilo de la seruro.

Song of Songs 7:6

6 Kiel bela kaj kiel cxarma estas mia amatino inter la plezuroj!

2 Corinthians 1:21-22

21 Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj sanktoleis nin, estas Dio, 22 kiu ankaux nin sigelis kaj donis al ni la antauxgarantiajxon de la Spirito en niaj koroj.

Galatians 5:22

22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,

Philippians 4:18

18 Sed mi havas cxion, kaj estas en abundeco; mi jam plenigxis, ricevinte per Epafrodito vian senditajxon, agrablan odorajxon, oferon akceptindan, kiu placxas al Dio.

Revelation 5:8

8 Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitajxoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaux la SXafido, havantaj cxiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la pregxoj de la sanktuloj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.