Ruth 2 Cross References - Esperanto

1 Naomi havis parencon de sxia edzo, viron eminentan, el la familio de Elimelehx; lia nomo estis Boaz. 2 Kaj la Moabidino Rut diris al Naomi:Mi iros sur la kampon, kaj mi kolektos spikojn post tiu, cxe kiu mi trovos favoron. Kaj sxi respondis:Iru, mia filino. 3 Kaj sxi foriris, kaj venis kaj kolektis post la rikoltistoj. Kaj okazis, ke la parcelo de la kampo apartenis al Boaz, kiu estis el la familio de Elimelehx. 4 Kaj jen Boaz venis el Bet-Lehxem, kaj li salutis la rikoltistojn:La Eternulo estu kun vi! Kaj ili respondis al li:La Eternulo vin benu! 5 Kaj Boaz demandis sian serviston, la estron de la rikoltistoj:Kiu estas cxi tiu knabino? 6 Kaj la servisto, la estro de la rikoltistoj, respondis kaj diris:SXi estas Moaba knabino, kiu revenis kun Naomi el la lando de Moab; 7 sxi diris:Permesu al mi, ke mi sekvu kaj kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj; kaj sxi restis cxi tie de la mateno gxis nun; sxi jxus sidigxis en la dometo por iomete da tempo. 8 Kaj Boaz diris al Rut:CXu vi auxdas, mia filino? ne iru kolekti sur la kampo de iu fremdulo, kaj ankaux ne foriru de cxi tie, sed restu cxi tie kun miaj junulinoj; 9 rimarku la kampon, kie ili rikoltas, kaj sekvu ilin; mi jam ordonis al la servistoj, ke ili ne malhelpu vin; kaj kiam vi soifos, iru al la vazaro, kaj trinku el tio, el kio la servistaro cxerpas. 10 SXi jxetis sin vizagxaltere, kaj diris al li:Kial do mi trovis favoron en viaj okuloj, ke vi atentas min, kvankam mi estas fremdulino? 11 Kaj Boaz respondis kaj diris al sxi:Jam estas rakontita al mi cxio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo:ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskigxlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraux nek antauxhieraux. 12 La Eternulo rekompencu vin pro cxi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi sercxis protekton. 13 Kaj sxi diris:Estus suficxe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, cxar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj. 14 Kaj en la horo de la mangxado Boaz diris al sxi:Alproksimigxu kaj mangxu kune, vi ankaux povas trempi vian panon en la vinagro. Kaj sxi sidigxis cxe la flanko de la rikoltistoj; kaj ili metis antaux sxin rostitajn grajnojn, kaj sxi mangxis kaj satigxis, kaj ankaux havis restajxon. 15 Kiam sxi levigxis, por kolekti, Boaz ordonis al siaj servistoj, dirante:Ecx inter la garboj lasu sxin kolekti, kaj ne hontigu sxin; 16 kaj vi ankaux sxajnigu al sxi, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn, kaj vi permesu al sxi, ke sxi kolektu ilin, kaj ne riprocxu sxin. 17 Kaj sxi kolektadis sur la kampo gxis la vespero, kaj sxi drasxis tion, kion sxi kolektis, kaj tio estis cxirkaux efo da hordeo. 18 Kaj sxi levis tion, kaj iris en la urbon; kaj sxia bopatrino vidis tion, kion sxi kolektis; sxi ankaux elprenis, kaj donis al sxi la restajxon, kiun sxi posedis de post sia satigxo. 19 SXia bopatrino diris al sxi:Kie vi kolektis hodiaux? kaj kie vi amasigis? estu benata tiu, kiu vin tiel favore akceptis! SXi rakontis al sia bopatrino, kie sxi laboris, kaj sxi diris:La nomo de la viro, cxe kiu mi laboris hodiaux, estas Boaz. 20 Tiam Naomi diris al sia bofilino:Li estu benata de la Eternulo, kiu ne fortiris Sian favoron for de la vivantoj kaj de la mortintoj. Kaj Naomi plue diris al sxi:La viro estas nia parenco, unu el niaj savantoj. 21 Kaj Rut, la Moabidino, diris:Li ankaux diris al mi:Restu kune kun miaj servistoj, gxis ili finos la tutan rikolton, kiu apartenas al mi. 22 Naomi respondis al sia bofilino Rut:Estos bone por vi, mia filino, ke vi cxiam iru kun liaj junulinoj, cxar eble oni hontigus vin, se vi irus aliloken. 23 Kaj sxi kunigxis kun la junulinoj de Boaz, por kolekti, gxis la fino de la rikolto de hordeo kaj de la rikolto de tritiko; kaj poste sxi logxis kune kun sia bopatrino.

Deuteronomy 8:17-18

17 Ne diru en via koro:Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi cxi tiun grandan havon; 18 sed memoru la Eternulon, vian Dion, cxar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon, por plenumi Sian interligon, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, kiel vi vidas nun.

Judges 12:8-10

8 Kaj post li estis jugxisto de Izrael Ibcan el Bet-Lehxem. 9 Li havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren, kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj. Kaj li estis jugxisto de Izrael dum sep jaroj. 10 Kaj Ibcan mortis, kaj oni enterigis lin en Bet-Lehxem.

Ruth 1:2

2 La nomo de la viro estis Elimelehx, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis Mahxlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Lehxem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie.

Ruth 3:2

2 Vidu nun, nia parenco Boaz, kun kies junulinoj vi kunigxis, ventumas hordeon dum cxi tiu nokto en la drasxejo;

Ruth 3:12

12 Kaj nun, kvankam vere mi estas parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi.

Ruth 4:21

21 al Salma naskigxis Boaz, al Boaz naskigxis Obed,

1 Chronicles 2:10-12

10 Ram naskigis Aminadabon; Aminadab naskigis Nahxsxonon, princon de la idoj de Jehuda; 11 Nahxsxon naskigis Salman; Salma naskigis Boazon; 12 Boaz naskigis Obedon; Obed naskigis Jisxajon;

Job 1:3

3 Lia brutaro konsistis el sep mil sxafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol cxiuj filoj de la oriento.

Job 31:25

25 CXu mi gxojis, ke mia ricxeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris?

Matthew 1:5

5 kaj al Salma naskigxis Boaz el Rahxab, kaj al Boaz naskigxis Obed el Rut, kaj al Obed naskigxis Jisxaj,

Luke 3:32

32 de Jisxaj, de Obed, de Boaz, de Salma, de Nahxsxon,

Leviticus 19:9

9 Kaj kiam vi rikoltos rikoltajxon de via tero, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo, kaj la restajxon de via rikoltajxo ne forkolektu.

Leviticus 19:16

16 Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraux la sango de via proksimulo:Mi estas la Eternulo.

Leviticus 23:22

22 Kaj kiam vi rikoltos la rikolton en via lando, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo dum via rikoltado, kaj la postrestajxon de via rikolto ne kolektu; por la malricxulo kaj por la fremdulo lasu tion:Mi estas la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 24:19-21

19 Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo, ne iru returne por preni gxin:gxi restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiuj faroj de viaj manoj. 20 Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu gxis fino:io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino. 21 Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restajxon post vi:io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.

Ruth 2:7

7 sxi diris:Permesu al mi, ke mi sekvu kaj kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj; kaj sxi restis cxi tie de la mateno gxis nun; sxi jxus sidigxis en la dometo por iomete da tempo.

2 Kings 8:5

5 Dum li estis rakontanta al la regxo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis la regxon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Gehxazi diris:Mia sinjoro, ho regxo, jen estas tiu virino, kaj jen estas sxia filo, kiun Elisxa revivigis.

Esther 6:1-2

1 En tiu nokto la regxo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memorajxan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antaux la regxo. 2 Kaj tie trovigxis skribite, kiel Mordehxaj raportis pri Bigtan kaj Teresx, la du regxaj korteganoj el la sojlogardistoj, kiuj intencis meti manon sur la regxon Ahxasxverosx.

Matthew 10:29

29 CXu oni ne vendas du paserojn por asaro? tamen unu el ili ne falos teren sen via Patro;

Luke 10:31

31 Kaj laux okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke.

1 Thessalonians 4:11-12

11 kaj ke vi celu esti kvietaj, kaj fari viajn proprajn aferojn, kaj labori per viaj manoj, gxuste kiel ni al vi ordonis; 12 por ke vi iradu konvene antaux tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi manku.

2 Thessalonians 3:12

12 Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke kviete ili laboru kaj mangxu sian propran panon.

Genesis 18:19

19 CXar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.

Joshua 24:15

15 Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.

Judges 6:12

12 Kaj aperis al li la angxelo de la Eternulo, kaj diris al li:La Eternulo estas kun vi, brava heroo!

Ruth 4:11

11 Kaj la tuta cxeestantaro, kiu trovigxis cxe la pordego, kiel ankaux la plejagxuloj, respondis:Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Rahxel kaj Lea, kiuj ambaux starigis la domon de Izrael, kaj vi estu sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Lehxem;

Psalms 118:26

26 Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

Psalms 129:7-8

7 Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon. 8 Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.

Psalms 133:1-3

1 Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj cxarme estas, Se fratoj vivas kune! 2 Kiel la bona oleo, Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, Kaj defluas sur la randon de lia vesto; 3 Kiel la roso, Kiu de HXermon mallevigxas sur la montojn de Cion; CXar tie la Eternulo donas la benon, Vivon por eterne.

Luke 1:28

28 Kaj li venis al sxi, kaj diris:Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi.

2 Thessalonians 3:16

16 La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon cxiutempe kaj cxiumaniere. La Sinjoro estu kun vi cxiuj.

1 Timothy 6:2

2 Kaj tiuj, kiuj havas kredantajn estrojn, ne malestimu ilin tial, ke ili estas fratoj, sed servu al ili tiom pli, cxar tiuj, kiuj partoprenas en la Didonaco, estas fidelaj kaj amataj. Tion instruu kaj konsilu.

2 Timothy 4:22

22 La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.

2 John 1:10-11

10 Se iu al vi venas kaj ne kunportas cxi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton; 11 cxar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.

Genesis 15:2

2 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.

Genesis 24:2

2 Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron;

Genesis 39:4

4 Kaj Jozef akiris lian favoron kaj servis lin; kaj li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn cxion, kion li havis.

Ruth 1:16

16 Sed Rut diris:Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aux ke mi returnu min kaj cxesu sekvi vin; cxar kien vi iros, mi ankaux iros, kaj kie vi noktos, mi ankaux noktos; via popolo ankaux estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio.

Ruth 1:19

19 Kaj ili ambaux iradis, gxis ili alvenis en Bet-Lehxemon. Kaj kiam ili eniris en Bet-Lehxemon, la tuta logxantaro de la urbo ekbruis pri ili, dirante:CXu tio estas Naomi?

Ruth 1:22

22 Tiel Naomi revenis, kaj kun sxi ankaux Rut, la Moabidino, sxia bofilino, kiu revenis el la lando de Moab; kaj ili venis en Bet-Lehxemon je la komenco de la rikolto de hordeo.

Matthew 20:8

8 Kaj kiam vesperigxis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto:Alvoku la laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj gxis la unuaj.

Matthew 24:45

45 Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutrajxon gxustatempe?

Proverbs 13:4

4 La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satigxas.

Proverbs 15:33

33 La timo antaux la Eternulo instruas sagxon, Kaj humileco trovigxas antaux honoro.

Proverbs 18:23

23 Per petegado parolas malricxulo; Kaj ricxulo respondas arogante.

Proverbs 22:29

29 Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaux regxoj; Li ne staros antaux maleminentuloj.

Ecclesiastes 9:10

10 Kion ajn via mano povas fari laux via forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek sagxo, en SXeol, kien vi iros.

Matthew 5:3

3 Felicxaj estas la malricxaj en spirito, cxar ilia estas la regno de la cxielo.

Romans 12:11

11 en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron;

Galatians 6:9

9 Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos.

Ephesians 5:21

21 submetigxante unu al alia en la timo al Kristo.

1 Peter 5:5-6

5 Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliagxuloj. Tial ankaux vi cxiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; cxar Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon. 6 Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin gxustatempe;

1 Samuel 3:6

6 Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel levigxis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris:Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj kusxigxu.

1 Samuel 3:16

16 Kaj Eli vokis Samuelon, kaj diris:Samuel, mia filo! Kaj cxi tiu diris:Jen mi estas.

2 Kings 5:13

13 Sed liaj servantoj aliris, kaj ekparolis al li, kaj diris:Nia patro! se ion grandan la profeto ordonus al vi, cxu vi tion ne farus? des pli, se li diris al vi:Lavu vin, kaj vi estos pura!

Song of Songs 1:7-8

7 Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi pasxtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino CXe la brutaroj de viaj kamaradoj? 8 Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la pasxojn de la sxafaro, Kaj pasxtu viajn kapridojn cxe la tendoj de la pasxtistoj.

Matthew 9:2

2 Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kusxantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuragxu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.

Matthew 9:22

22 Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte sxin, diris:Kuragxu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resanigxis.

Matthew 10:7-11

7 Kaj dum vi iros, prediku, dirante:La regno de la cxielo alproksimigxis. 8 Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu:donace vi ricevis, donace donu. 9 Ne provizu oron nek argxenton nek kupron en viajn zonojn, 10 nek saketon por vojagxo, nek du tunikojn, nek sxuojn, nek bastonon; cxar la laboranto meritas sian nutrajxon. 11 Kaj en iu ajn urbo aux vilagxo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj logxu tie, gxis vi foriros.

Philippians 4:8

8 Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn cxasta, kio ajn sxatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia lauxdo, tion pripensu.

Genesis 20:6

6 Kaj Dio diris al li en la songxo: Mi ankaux scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraux Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntusxigxu kun sxi.

Genesis 24:18-20

18 Kaj sxi diris: Trinku, mia sinjoro; kaj sxi rapide mallevis la krucxon sur sian manon, kaj sxi donis al li trinki. 19 Kaj kiam sxi suficxe lin trinkigis, sxi diris: Ankaux por viaj kameloj mi cxerpos, gxis ili finos trinki. 20 Kaj rapide sxi elversxis el sia krucxo en la trinkujon, kaj kuris denove al la puto, por cxerpi por cxiuj liaj kameloj.

Job 19:21

21 Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj; CXar la mano de Dio frapis min.

Psalms 105:15

15 Ne tusxu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.

Proverbs 6:29

29 Tiel ankaux estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu sxin ektusxas, restas sen puno.

Matthew 10:42

42 Kaj kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo al unu el cxi tiuj malgranduloj en la nomo de discxiplo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.

John 4:7-11

7 Venis virino Samaria, por cxerpi akvon; Jesuo diris al sxi:Donu al mi trinki. 8 CXar liaj discxiploj jam foriris en la urbon, por acxeti nutrajxojn. 9 La Samarianino do diris al li:Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino? (CXar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.) 10 Jesuo respondis kaj diris al sxi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon. 11 La virino diris al li:Sinjoro, vi nenian cxerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon?

1 Corinthians 7:1

1 Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis:Estas bone por viro, ne tusxi virinon.

1 John 5:18

18 Ni scias, ke cxiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tusxas.

Genesis 18:2

2 Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaux li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj klinigxis antaux ili gxis la tero.

Ruth 2:2

2 Kaj la Moabidino Rut diris al Naomi:Mi iros sur la kampon, kaj mi kolektos spikojn post tiu, cxe kiu mi trovos favoron. Kaj sxi respondis:Iru, mia filino.

Ruth 2:13

13 Kaj sxi diris:Estus suficxe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, cxar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj.

1 Samuel 25:23

23 Kiam Abigail ekvidis Davidon, sxi rapide deiris de la azeno, kaj jxetis sin antaux David vizagxaltere kaj adorklinigxis gxis la tero.

2 Samuel 9:8

8 Kaj tiu adorklinigxis, kaj diris:Kio estas via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas?

2 Samuel 19:28

28 CXar la tuta domo de mia patro meritis morton antaux mia sinjoro la regxo; vi tamen metis vian sklavon inter tiujn, kiuj mangxas cxe via tablo. Kian justecon mi do ankoraux bezonas? kaj kion mi havas por plendi al la regxo?

Isaiah 56:3-8

3 La fremdulo, kiu aligxis al la Eternulo, ne diru:La Eternulo elapartigos min de Sia popolo; kaj la euxnuko ne diru:Jen mi estas arbo velkinta. 4 CXar tiele diras la Eternulo pri la euxnukoj, kiuj observas Miajn sabatojn, elektas tion, kio placxas al Mi, kaj tenas sin je Mia interligo: 5 Al ili Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermigxos. 6 Kaj la fremdulojn, kiuj aligxis al la Eternulo, por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj sklavoj, cxiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi gxin, kaj kiuj tenas sin je Mia interligo, 7 Mi venigos sur Mian sanktan monton kaj gxojigos en Mia pregxejo; iliaj bruloferoj kaj bucxoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; cxar Mia domo estos nomata pregxejo por cxiuj popoloj. 8 La Sinjoro, la Eternulo, kiu kolektas la dispelitojn de Izrael, diras:Al liaj kolektitoj Mi kolektos ankoraux pli.

Matthew 15:22-28

22 Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante:Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono. 23 Sed li ne respondis al sxi ecx unu vorton. Kaj alveninte, liaj discxiploj petis lin, dirante:Forsendu sxin, cxar sxi krias post ni. 24 Kaj li responde diris:Mi ne estas sendita, krom al la perditaj sxafoj el la domo de Izrael. 25 Sed sxi venis kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, helpu min. 26 Sed li responde diris:Ne decas preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj. 27 Sed sxi diris:Jes, Sinjoro; cxar ecx la hundetoj mangxas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj. 28 Tiam responde Jesuo diris al sxi:Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj sxia filino estis sanigita de post tiu horo.

Matthew 25:35

35 cxar mi malsatis, kaj vi donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min;

Luke 1:43

43 Kaj pro kio okazas al mi cxi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi?

Luke 1:48

48 CXar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; CXar jen de nun cxiuj generacioj nomos min felicxa.

Luke 7:6-7

6 Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li:Sinjoro, ne gxenu vin; cxar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; 7 pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo sanigxos.

Luke 17:16-18

16 kaj falis sur sian vizagxon cxe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano. 17 Kaj Jesuo responde diris:CXu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naux? 18 CXu ne trovigxis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom cxi tiu fremdulo?

Romans 12:10

10 En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;

Ruth 1:11

11 Naomi respondis:Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? CXu ankoraux ekzistas filoj en mia utero, ke vi edzinigxu kun ili?

Ruth 1:14-22

14 Sed ili levis sian vocxon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aligxis al sxi. 15 Kaj cxi tiu diris:Jen via bofratino reiris al sia gento kaj al siaj dioj; iru vi ankaux returne post via bofratino. 16 Sed Rut diris:Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aux ke mi returnu min kaj cxesu sekvi vin; cxar kien vi iros, mi ankaux iros, kaj kie vi noktos, mi ankaux noktos; via popolo ankaux estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio. 17 Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaux mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi. 18 Kiam Naomi vidis, ke sxi firme decidis iri kun sxi, tiam sxi cxesis disputi kun sxi. 19 Kaj ili ambaux iradis, gxis ili alvenis en Bet-Lehxemon. Kaj kiam ili eniris en Bet-Lehxemon, la tuta logxantaro de la urbo ekbruis pri ili, dirante:CXu tio estas Naomi? 20 Kaj sxi respondis al ili:Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; cxar la Plejpotenculo faris al mi maldolcxegon; 21 kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontraux mi kaj la Plejpotenculo afliktis min? 22 Tiel Naomi revenis, kaj kun sxi ankaux Rut, la Moabidino, sxia bofilino, kiu revenis el la lando de Moab; kaj ili venis en Bet-Lehxemon je la komenco de la rikolto de hordeo.

Psalms 37:5-6

5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros. 6 Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.

Psalms 45:10

10 Auxdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

Luke 5:11

11 Kaj kiam ili surbordigis siajn sxipetojn, ili forlasis cxion, kaj sekvis lin.

Luke 5:23

23 Kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aux diri:Levigxu kaj piediru?

Luke 14:33

33 Kiu do el vi ne forlasas cxiujn siajn posedajxojn, tiu ne povas esti mia discxiplo.

Luke 18:29-30

29 Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Estas neniu, kiu forlasis domon aux edzinon aux fratojn aux gepatrojn aux infanojn pro la regno de Dio, 30 kaj kiu ne ricevos multoble en cxi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.

Hebrews 11:8-9

8 Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredajxon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras. 9 Per la fido li farigxis paslogxanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, logxante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso;

Hebrews 11:24-26

24 Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, 25 plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan gxuadon de peko, 26 taksante la riprocxon de Kristo pligranda ricxeco ol la trezoroj Egiptaj, cxar li rigardis al la estonta rekompenco.

1 Samuel 24:19

19 Kiam homo trovas sian malamikon, cxu li forliberigas lin en bona maniero? La Eternulo repagu al vi per bono pro tio, kion vi hodiaux faris al mi.

Psalms 17:8

8 Gardu min kiel la pupilon de la okulo, Per la ombro de Viaj flugiloj kasxu min

Psalms 19:11

11 Ankaux Via sklavo instruigxis per ili; Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.

Psalms 36:7

7 Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifugxon en la ombro de Viaj flugiloj.

Psalms 57:1

1 Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; CXar cxe Vi rifugxas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kasxas, GXis pasos la mizeroj.

Psalms 58:11

11 Kaj la homoj diros:Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, jugxanto sur la tero.

Psalms 61:4

4 Lasu min logxi eterne en Via tendo, Havi rifugxon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela.

Psalms 63:7

7 CXar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi gxojas.

Psalms 91:4

4 Per Siaj plumoj Li sxirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifugxos; Lia fideleco estas sxildo kaj kiraso.

Proverbs 11:18

18 Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon.

Proverbs 23:18

18 CXar ekzistas estonteco, Kaj via espero ne perdigxos.

Matthew 5:12

12 GXoju kaj ravigxu, cxar via rekompenco estos granda en la cxielo; cxar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaux vi.

Matthew 6:1

1 Gardu vin, ke vi ne faru vian justajxon antaux homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon cxe via Patro, kiu estas en la cxielo.

Matthew 10:41-42

41 Kiu akceptas profeton en la nomo de profeto, tiu ricevos rekompencon de profeto; kaj kiu akceptas justulon en la nomo de justulo, tiu ricevos rekompencon de justulo. 42 Kaj kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo al unu el cxi tiuj malgranduloj en la nomo de discxiplo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.

Matthew 23:37

37 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj prijxetas per sxtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.

Luke 6:35

35 Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.

Luke 14:12-14

12 Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis:Kiam vi faras tagmangxon aux vespermangxon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn ricxajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaux invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon. 13 Sed kiam vi faras festenon, invitu malricxulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn; 14 kaj vi estos felicxa, cxar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompencigxos en la relevigxo de la justuloj.

Colossians 2:18

18 Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la angxeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovosxvelinte per sia karna menso,

2 Timothy 1:18

18 (la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton cxe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris en Efeso.

2 Timothy 4:8

8 de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa jugxisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaux al cxiuj, kiuj amis lian aperon.

Hebrews 6:10

10 cxar Dio ne estas maljusta, por forgesi vian laboron kaj la amon, kiun vi montris al Lia nomo, servinte al la sanktuloj kaj ankoraux servante.

Hebrews 11:6

6 kaj sen fido neeble estas placxi al Li; cxar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li farigxas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente sercxas.

Hebrews 11:26

26 taksante la riprocxon de Kristo pligranda ricxeco ol la trezoroj Egiptaj, cxar li rigardis al la estonta rekompenco.

Genesis 33:8

8 Tiam Esav diris: Kio estas tiu tuta tacxmento, kiun mi renkontis? Kaj Jakob respondis: Por akiri la favoron de mia sinjoro.

Genesis 33:10

10 Kaj Jakob diris: Ho ne! se mi akiris vian favoron, prenu mian donacon el mia mano; cxar mi vidis vian vizagxon, kvazaux mi vidus la vizagxon de Dio, kaj vi montrigxis favora al mi.

Genesis 33:15

15 Tiam Esav diris: Mi restigos cxe vi iujn el la homoj, kiuj estas kun mi. Sed Jakob diris: Por kio? lasu min nur posedi la favoron de mia sinjoro.

Genesis 34:3

3 Kaj algluigxis lia animo al Dina, la filino de Jakob, kaj li ekamis la junulinon kaj parolis al la koro de la junulino.

Genesis 43:14

14 Kaj Dio la Plejpotenca akirigu al vi kompaton de tiu homo, ke li resendu kun vi vian alian fraton kaj Benjamenon; sed mi, se mi seninfanigxis, mi restu seninfana.

Judges 19:3

3 Kaj levigxis sxia edzo kaj iris al sxi, por paroli al sxia koro, por revenigi sxin; kun li estis lia junulo kaj paro da azenoj. Kaj sxi enirigis lin en la domon de sia patro; kaj la patro de la juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun gxojo.

1 Samuel 1:18

18 Kaj sxi diris:Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris sian vojon, kaj sxi mangxis, kaj sxia vizagxo ne estis plu malgaja.

1 Samuel 25:41

41 Tiam sxi levigxis, kaj klinigxis kun la vizagxo gxis la tero, kaj diris:Jen via sklavino estas servantino, por lavi la piedojn de la servantoj de mia sinjoro.

2 Samuel 16:4

4 Tiam la regxo diris al Ciba:Nun al vi apartenu cxio, kion havas Mefibosxet. Kaj Ciba diris:Mi adorklinigxas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho regxo.

Philippians 2:3

3 nenion farante malpace aux arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;

Deuteronomy 8:10

10 Kaj vi mangxos kaj satigxos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi.

Deuteronomy 11:15

15 Kaj Mi donos herbon sur via kampo por via bruto; kaj vi mangxos kaj estos sata.

Ruth 2:18

18 Kaj sxi levis tion, kaj iris en la urbon; kaj sxia bopatrino vidis tion, kion sxi kolektis; sxi ankaux elprenis, kaj donis al sxi la restajxon, kiun sxi posedis de post sia satigxo.

1 Samuel 17:17

17 Kaj Jisxaj diris al sia filo David:Prenu por viaj fratoj cxi tiun efon da rostitaj grajnoj kaj cxi tiujn dek panojn, kaj kuru en la tendaron al viaj fratoj;

1 Samuel 25:18

18 Tiam Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn sxafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis cxion sur azenojn.

2 Samuel 17:28

28 alportis litojn kaj tapisxojn kaj argilajn vazojn, kaj tritikon kaj hordeon kaj farunon kaj rostitajn grajnojn, kaj fabojn kaj lentojn, ankaux rostitajn,

2 Kings 4:43-44

43 Lia servanto diris:Kiel mi povas tion doni al cent homoj? Sed li diris:Donu al la homoj, ke ili mangxu; cxar tiele diras la Eternulo:Oni mangxos, kaj ankoraux iom restos. 44 Kaj li donis al ili, kaj ili mangxis, kaj iom ankoraux restis, konforme al la vorto de la Eternulo.

Job 31:16-22

16 CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino? 17 CXu mian panpecon mi mangxis sola? CXu ne mangxis de gxi ankaux orfo? 18 CXar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto. 19 Kiam mi vidis malfelicxulon sen vesto Kaj malricxulon sen kovro, 20 CXu tiam ne benis min liaj lumboj, CXu li ne estis varmigata per la lano de miaj sxafoj? 21 Se mi levis mian manon kontraux orfon, CXar mi vidis en la pordego helpon al mi, 22 En tia okazo mia sxultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompigxu de kano.

Psalms 23:5

5 Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj; Vi sxmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

Proverbs 11:24-25

24 Unu disdonas, kaj ricxigxas cxiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malricxigxas. 25 Animo benanta gxuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos suficxe por trinki.

Isaiah 32:8

8 Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco.

Isaiah 58:7

7 se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malricxulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaux viaj samkarnuloj vi vin ne kasxos.

Isaiah 58:10-11

10 kaj malfermos antaux malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo; 11 kaj la Eternulo kondukos vin cxiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel gxardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas.

Matthew 14:20

20 Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.

James 1:5

5 Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata.

Psalms 112:9

9 Li sxutas kaj donas al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altigxos en honoro.

Proverbs 19:17

17 Kiu kompatas malricxulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.

Matthew 25:40

40 Kaj la Regxo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el cxi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.

Romans 12:13

13 kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.

2 Corinthians 8:5-11

5 kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dedicxis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio. 6 Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antauxe komencis, tiel same li perfektigu en vi cxi tiun pluan gracon. 7 Sed kiel al vi cxio abundas:fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaux cxi tiu graco. 8 Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaux. 9 CXar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis ricxa, tamen pro vi li farigxis malricxa, por ke vi per lia malricxeco farigxu ricxaj. 10 Kaj en tio mi donas mian opinion; cxar cxi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaux unu jaro, ne nur fari, sed ankaux voli. 11 Sed nun kompletigu la faradon ankaux; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaux estu la plenumo el via havo.

Philemon 1:7

7 CXar mi tre gxojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, cxar la koroj de la sanktuloj refresxigxis per vi, frato mia.

1 John 3:17-18

17 Sed se iu havas mondan posedajxon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraux li, kiel la amo de Dio restas en li? 18 Infanetoj, ni amu, ne laux vorto nek laux lango, sed laux faro kaj vero.

Exodus 16:36

36 Kaj omero estas dekono de efo.

Proverbs 31:27

27 SXi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj sxi ne mangxas panon en senlaboreco.

Ezekiel 45:11-12

11 La efo kaj la bat�o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat�o entenu dekonon de hxomero kaj la efo ankaux dekonon de hxomero:laux la hxomero oni fiksu ilian amplekson. 12 La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj, dudek vin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min�o.

Ruth 2:14

14 Kaj en la horo de la mangxado Boaz diris al sxi:Alproksimigxu kaj mangxu kune, vi ankaux povas trempi vian panon en la vinagro. Kaj sxi sidigxis cxe la flanko de la rikoltistoj; kaj ili metis antaux sxin rostitajn grajnojn, kaj sxi mangxis kaj satigxis, kaj ankaux havis restajxon.

John 6:12-13

12 Kaj kiam ili satigxis, li diris al siaj discxiploj:Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdigxu. 13 Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la mangxintoj.

1 Timothy 5:4

4 Sed se iu vidvino havas filojn aux nepojn, cxi tiuj lernu unue montri piecon cxe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; cxar tio estas akceptebla antaux Dio.

Ruth 2:10

10 SXi jxetis sin vizagxaltere, kaj diris al li:Kial do mi trovis favoron en viaj okuloj, ke vi atentas min, kvankam mi estas fremdulino?

1 Kings 7:21

21 Kaj li starigis la kolonojn antaux la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Jahxin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Boaz.

Psalms 41:1

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Felicxa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo.

2 Corinthians 9:13-15

13 cxar provinte vin per cxi tiu administrado, ili gloras Dion pro la obeo de via konfeso al la evangelio de Kristo, kaj pro la malavareco de via donaco al ili kaj al cxiuj; 14 dum ili mem ankaux, per petado por vi, tre sopiras al vi pro la grandega graco de Dio en vi. 15 Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco.

Leviticus 25:25

25 Se via frato malricxigxos kaj vendos ion de sia posedajxo, sed venos reacxetanto, lia proksima parenco, tiam li povu reacxeti la venditajxon de sia frato.

Deuteronomy 25:5-7

5 Se fratoj logxas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edzinigxi ekstere kun viro fremda; sed sxia bofrato venu al sxi kaj prenu sxin al si kiel edzinon kaj vivu kun sxi. 6 Kaj la unuenaskito, kiun sxi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael. 7 Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejagxuloj, kaj diri:Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edzigxi kun mi.

Ruth 3:9-10

9 Li demandis:Kiu vi estas? Kaj sxi respondis:Mi estas Rut, via servistino; etendu vian mantelon sur vian servistinon, cxar vi estas savanto. 10 Kaj li diris:Estu benata de la Eternulo, mia filino; via lasta piajxo estas pli granda, ol la unua, cxar vi ne volas iri kun la junuloj, cxu ili estas malricxaj, cxu ricxaj.

Ruth 4:6

6 Kaj la parenco diris:Mi ne povas elacxeti al mi, por ke mi ne pereigu mian propran heredajxon; elacxetu al vi mian acxetotajxon, cxar vere mi ne povas elacxeti.

Ruth 4:14

14 Kaj la virinoj diris al Naomi:Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco hodiaux, kaj li estu fama en Izrael;

2 Samuel 2:5

5 David sendis senditojn al la logxantoj de Jabesx en Gilead, kaj dirigis al ili:Estu benataj de la Eternulo pro tio, ke vi faris tiun favorkorajxon al via sinjoro, al Saul, kaj enterigis lin;

2 Samuel 9:1

1 Kaj David diris:CXu ekzistas ankoraux iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkorajxon pro Jonatan?

Job 19:25

25 Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo.

Job 29:12-13

12 CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton. 13 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi.

Proverbs 17:17

17 En cxiu tempo amiko amas, Kaj li farigxas frato en mizero.

Philippians 4:10

10 Sed mi forte gxojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo.

2 Timothy 1:16-18

16 La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo; cxar li ofte min refresxigis, kaj li ne hontis pri mia kateno, 17 sed kiam li estis en Romo, li elsercxis min tre diligente kaj min trovis 18 (la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton cxe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris en Efeso.

Ruth 2:7-8

7 sxi diris:Permesu al mi, ke mi sekvu kaj kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj; kaj sxi restis cxi tie de la mateno gxis nun; sxi jxus sidigxis en la dometo por iomete da tempo. 8 Kaj Boaz diris al Rut:CXu vi auxdas, mia filino? ne iru kolekti sur la kampo de iu fremdulo, kaj ankaux ne foriru de cxi tie, sed restu cxi tie kun miaj junulinoj;

Ruth 2:22

22 Naomi respondis al sia bofilino Rut:Estos bone por vi, mia filino, ke vi cxiam iru kun liaj junulinoj, cxar eble oni hontigus vin, se vi irus aliloken.

Proverbs 27:10

10 Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima.

Song of Songs 1:8

8 Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la pasxojn de la sxafaro, Kaj pasxtu viajn kapridojn cxe la tendoj de la pasxtistoj.

Deuteronomy 16:9

9 Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn.

Proverbs 6:6-8

6 Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu gxian agadon, kaj sagxigxu. 7 Kvankam gxi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton, 8 GXi pretigas en la somero sian panon, GXi kolektas dum la rikolto sian mangxon.

Proverbs 13:1

1 Sagxa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne auxskultas moralinstruon.

Proverbs 13:20

20 Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.

1 Corinthians 15:33

33 Ne trompigxu; Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn morojn.

Ephesians 6:1-3

1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas. 2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (gxi estas la unua ordono kun promeso), 3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.