Ruth 1:14 Cross References - Esperanto

14 Sed ili levis sian vocxon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aligxis al sxi.

Genesis 31:28

28 Vi ecx ne lasis min kisi miajn infanojn kaj filinojn! malsagxe vi agis.

Genesis 31:55

55 Laban levigxis frue matene kaj kisis siajn infanojn kaj siajn filinojn kaj benis ilin, kaj foriris; kaj Laban reiris al sia loko.

Deuteronomy 4:4

4 sed vi, kiuj restis aligxintaj al la Eternulo, via Dio, vi cxiuj vivas hodiaux.

Deuteronomy 10:20

20 La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluigxu kaj per Lia nomo jxuru.

1 Kings 19:20

20 Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija, kaj diris:Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon, kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li:Iru kaj revenu, cxar kion mi faris al vi?

Proverbs 17:17

17 En cxiu tempo amiko amas, Kaj li farigxas frato en mizero.

Proverbs 18:24

24 Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

Isaiah 14:1

1 CXar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj relogxigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kunigxos kun ili, kaj aligxos al la domo de Jakob.

Zechariah 8:23

23 Tiele diras la Eternulo Cebaot:En tiu tempo forte kaptos dek homoj el cxialingvaj nacioj la baskon de Judo, kaj diros:Ni iros kun vi, cxar ni auxdis, ke Dio estas kun vi.

Matthew 10:37

37 Kiu amas patron aux patrinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon aux filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi.

Matthew 16:24

24 Tiam Jesuo diris al siaj discxiploj:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min;

Matthew 19:22

22 Sed auxdinte tiun diron, la junulo foriris malgxoja, cxar li havis multajn posedajxojn.

Mark 10:21-22

21 Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li:Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu cxion, kion vi havas, kaj donu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min. 22 Sed li malgajigxis cxe tiu vorto, kaj foriris malgxoja; cxar li havis multajn posedajxojn.

John 6:66-69

66 CXe tio multaj el liaj discxiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis. 67 Jesuo do diris al la dek du:CXu vi ankaux volas foriri? 68 Simon Petro respondis al li:Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo. 69 Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio.

Acts 17:34

34 Sed iuj viroj aligxis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionisio, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili.

2 Timothy 4:10

10 cxar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo.

Hebrews 10:39

39 Sed ni ne estas el la malantauxen tirigxantaj en pereon, sed el la kredantaj por la gajnado de la animo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.